Zamenhofparty Berlin – 2015-12-12

Zamenhoffesto 2015 – programo (akt)

Saluton,

ĉu vi ne scias, kion fari la 12-an de Decembro 2015?

Jen la alternativo al enuo kaj neniofarado!

ZAMENHOF-FESTO 2015

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara jarfina, Zamenhofa kaj librofesto.

Loko:

Danziger 50, salono (lifto ekzistas),

Danziger Straße 50, 10345 Berlin

Tempo:

12-a de Decembro 2015, 15-a ĝis 20-a h. (preparo ek de la 14-a horo por helpemuloj)

Baza programo:

(programŝanĝoj eblas)

  • malfermo/festprelegeto
  • salutvortoj de gastoj
  • koncerteto de Stephan Schneider
  • prezentoj de libroj: “Historio de la E-literaturo”, “Trilingva vortaro”
  • kio estas Duolingo?
  • filmo pri la somera festo sur Esperanto-placo Berlin
  • vojaĝo al dumvintra Brazilo
  • babilado
  • libroservo funkcias dum la tuta tempo

Vizitu ankaŭ la unikan kristnaskan foiron en Kulturbraŭeraj.

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu la stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj aŭ novaj amikoj aŭ ekhavu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Partoprenkotizo: 2,50 eŭroj (pagendaj surloke pro muziko kaj bufedo)

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam

Ronaldo

prez. EABB/ELB

Kontakto pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: ronaldschindler(ĉe)web.de

Zamenhoffesto 2015 (invito)

This entry was posted in Art der Veranstaltung, Fest, Danziger 50, Termin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *