Maja ludado 2014

La ĉiumonata ludado daŭre estas sukcesa! Malgraŭ la fakto ke alia esperanto-renkontiĝo estis planita dum la sama tago, 8 ludantoj kaj kelkaj salutantoj ĉeestis la aprilan ludadon. Dum la tago ni ludis la jenajn ludojn: Qwirkle, Spot It, Lobo, kaj Funkenschlag (Power Grid).

Foto-0085

La sekva ludado okazos je sabato, la 10a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 10a de majo 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/301284010028534/
Meetup (en la angla): http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/178167272/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *