(Deutsch) Internetkarte Esperanto in Berlin

Mi havis la ideon uzi retan mapon de Berlino kaj marki Esperantolokojn, kiuj per klako plusendas al pli ampleksa informo. Sube vi vidas tian mapon kun kelkaj markiloj de renkontiĝejoj.

Sur tia mapo oni povas ankaŭ indiki aliajn Esperanto-rilatajn aferojn. Multaj konkretaj lokoj en Berlino ludis rolon en la historio de Esperanto. Ĉu vi sciis, ke en la karbokelo de la domo ĉe Brunnenstrato 99 apud Gesundbrunnen en somero de la jaro 1933 la esperantisto Ludwig Schödl presis kontraŭfaŝismajn informilojn por dissendi al la esperantistaro en aliaj landoj? Kaj ke li estis tie malkovrita de SA-ano? Kaj kio okazis al li? Ĉu vi sciis, ke en la dua etaĝo de la domo ĉe Bülowstrato 102 apud Nollendorfplatz loĝis en la jaro 1914 la heroo de esperanta romano de Raymond Schwartz kaj ke tiu kvartalo ĉirkaŭ Nollendorfplatz estas tiel detale priskribita en la romano, ke oni ankoraŭ hodiaŭ povas sekvi la romanon kiel gvidlibron? Per tia mapo do oni povas per unu rigardo ekkoni, kiel vere esperanta estas nia urbo.

Por ne troplenigi la mapon per diversaj markiloj oni povas grupigi la markilojn laŭ temoj kaj montri nur la markilojn de unu aŭ du temoj, laŭplaĉe. Tiel en la mapo supre komence montriĝas nur la markiloj de la renkontiĝejoj. Sed mi aldonis du pliajn grupojn de markiloj: Unu grupo rilatas al la romano «Kiel akvo de l’ rivero» kaj la alia grupo al lokoj en la vivo de Ludwig Schödl kaj de la laborista Esperanto-movado. Dekstre supre en la mapo troviĝas menuo, per kiu oni povas montri aŭ kaŝi la diversajn grupojn.

Tiu ekzempla mapo nur estas provoversio. Se vi ŝatus aldoni pliajn interesajn Esperantolokojn aŭ helpi pri la teĥnika laboro, bv. kontakti min.

Sebastiano

This entry was posted in Berlin, Geschichte. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *