Amik’ en Afrik’

Prelego de Horst Gruner ein Danziger 50 la 25-an de aprilo 2017

En informoj pri Esperanto en Afriko kutime aperas la nomojn de manpleno de aktivuloj, kiuj krome loĝas dise en diversaj landoj. Estas malfacila ricevi el Eŭropo fidindan bildon pri la vera situacio de Esperanto en afriko. La juĝo, ĉu la amasoj de junaj lernantoj sur la fotoj fakte ekzistas kaj je kiu grado ili kapablas uzi Esperanton, ne estas facile.

La afrikanoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti en Eŭropo dum kongresoj kaj seminarioj kutime devis venki altajn barilojn antaŭ sia alveno. Ofte la petoj pri vizo estas rifuzitaj sen motivigo de la ambasedejo en la hejmlando. Kutime por Schengen-vizo necesas temporaba vojaĝo al la ĉefurbo, kie oni devas persone deponi sian peton kaj detale informi pri sia financa kaj ekonomia situacio.

GrunerH1Tial estis ege instruiga, ke en la persono de Horst Gruner ekscii pri Esperanto en afriko de fakulo, kiu vivis multajn jarojn en diversaj afrikaj landoj. Li laboris en la diplomata servo de la Federacia Respubliko de Germanio kaj pasigis dum la lastaj jardekoj longan tempon en diversaj landoj, interalie Tanzanio, Kamerunio kaj Kongo.

GrunerH 1994 Mwanza

Ĉe la Dua Tanzania kongreso de Esperanto en Mwanza, 1994 – sub la severa rigardo de eksa prezidento Nyerere

Li povis montri fotoj de kongresoj kaj de renkontiĝoj en privata atmosfero. Ofte li povis eĉ instrui Esperanton al malgrandaj grupoj. Pri lia spertoj li raportis 1994 en »revuo Esperanto«  sub la titolo »Esperantumu ĉe la fontoj de Nilo« (87/2: 26)

Dum du jaroj li vivis en Daressalam, kie li instruis Esperanton kaj flegis lokan grupon. Li ekzemple partoprenis la Esperanto-kongreson en la urbo Moshi, de kie oni havas imponan vidon al la monto kilimanĝaro. La plej alta pinto (5.892 m) nomiĝas Kibo kaj tio estas la nomo de kafejo en Berlin Wedding, kie ĉiumonate okazas esperantista ludrondo.

100 jaroj antaŭ Horst Gruner estis alia Berlina Esperantisto en Daressalam. Estis la inspiriga Ernst Kliemke, kiu estis direktoro de la orientafrikana fervojo kaj de la orientafrika banko.

MazingiraHorst Gruner konatiĝis al junulo, kiu ege deziris viziti la lernejojn, sed li eĉ ne posedis pantalonon. Estis Mramba Simba Nyamkinda, la nun urbestro de la malgranda komunumo Salama en la okcidento den Tanzanio. La evolŭelpa organizo Mazingira (Swahili por medio) subtenas liajn projektojn (lernejoj, akvo, subteno por orfoj, mikrokreditoj) per mono de Esperantistoj en la tuta mondo. Estas  jarraportoj pri la progresoj kaj la utiligo de la financaj rimedoj

Unu el la projektoj estas  radiostaco (FM 91,7 MHz) en  Bunda, pri kies celo estas detalaj informoj en la  jarraporto 2016. Raporto pri la ekfuncio de la radiostacio aperis 2011 en »kontakto« (PDF)  Por aktualaj informoj estas uzata  Twitter kaj Facebook.

Kulmino  de la aktivecoj de Mramba Simba certe estis la 6-a afrika Esperanto-kongreso in Bunda fine de la jaro 2016, en kiu eĉ partoprenis korea vojaĝgrupo. Eble la unua malgranda paŝo por evoluo de turismo per Esperanto.

2017 okozos la unuan fojon Internacia Junulara Kongreo (IJK) en afriko. Inter la 5-a kaj 12-a de aŭgusto en Aneho (Togo).

Ĉiuj povas ebligi al junaj afrikanoj la partoprenon per donaco. Eblas per 1 $ kiel simbola kontribuo aŭ per 32 $ por unu tago respektive per 199 $ por la tuta kongreso ĝis 2.899 $ kiel »ora sponsoro« kun libera eniro.

Horst Gruner estas en konstanta kontakto kun afriko. Sur foto el la jaro 2012 li estis videbla dum la disdono bei der Verleihung von Urkunden an de atestoj al partoprenantoj de Esperanto-kurso en la “Paroisse Sainte Rita, Mont Ngafula” (kvartalo de Lukunga en Kinshasa, Demokrata Respubliko Kongo)

Gruner H 2012- Paroisse Sainte Rita, Mont Ngafula

Pri la Esperanto-instruado oni povas ekscii en  kompilitaj informoj (DOC) de D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár kaj D-rino Julianna (Julinjo) Farkas

Kongo Demokratia Respubliko  (Kinŝasa)

Paroisse Catholique Sainte Rita, Cité Pumbu, Commune de MONT NGAFULA, Kinshasa – RDC; kursogvidanto: F-ino Alexandrine OMBA TSHAMENA; paperpoŝta adreso: EKM Projekto Esperanto en Lernejoj B.P. 761 KINSHASA XI. RD CONGO / DR KONGO; retpoŝta adreso:

Iniciatinto de la projekto: S-ro Emile MALANDA NIANGA,

Ecole primaire TATA MAMA, 45 bis, Avenue Kukiele, Quartier MFIDI, Commune de Makala, Kinshasa-RDC; paperpoŝte: EKM, Projekto Esperanto en Lernejoj, B.P. 761 Kinshasa XI. RD Congo; kursogvidanto: S-ro Ben BONANZA KATUSEVANAKO; retpoŝtaj adresoj: ; Laŭ la informo de S-ro Emile MALANDA NIANGA en la lernejo okazas ankaŭ edukado de estontaj instruistoj de Esperanto.

Esperanto en la KULTURA TAGO EN KINŜASO (filmo kun kaj de Alexandrine)

Pri la evoluo de Esperanto en afriko Horst Gruner konsilis la libron de Heidi Goes (Afero de Espero) Estas traduko de ŝia diplomlaboro (Universitato Gent en Belgio el la jaro 1999), kiu nur traktis Togon kaj Tanzanion. En la Esperanto-Versio (Download PDF) estas ĉiuj landoj.

La verkisto kaj vojaĝanto Tibor Sekelj realigis en la jaro 1962 unujaran »Karavanon de Amikeco« kun 8 partoprenanoj el 4 landoj en 2 aŭtoj. Ili vizitis Egiption, Sudanon, Etiopion, Somalion, Kenion kaj Tanzanion. Sekelij verkis libron originale en Esperanto kun la titolo  »Ĝambo rafiki« (Swahili: Saluton, amiko).

Dum la vojagxo li portis Esperanto-Flagon sur la monton Kilimanĝaro. En Tanzanio la prezidanto Nyerere akceptis Sekelj en aŭdienco.

Pri Nyerere estas kontribuo kun multaj komentoj en la Esperanto-versio de la informejo GlobalVoices, kiu ĉefe raportas pri la vivo ekster Eŭropo.

Tamen al la projekto de Sekelij mankis la longa spiro, ĉar neniu poste zorgis pri la kontaktoj. La multaj raportoj en lokaj kaj nacia gazetoj voporiĝis, ĉar neniu poste zorgis pri la novaj adeptoj.

 

 

 

 

 

 

This entry was posted in Vortrag, Danziger 50 and tagged , , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

3 Responses to Amik’ en Afrik’

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *