Maja ludado 2017

Ok homoj venis al la aprila ludado. Ju pli varma iĝas la vetero, des pli granda iĝas la elekto de glaciaĵoj! Ni ankaŭ ĝuas la memfaritajn supojn kaj esperas ke oni ankaŭ dum somero vendos ilin. Sed kompreneble ni ne nur manĝis, ni ankaŭ ludis la jenajn ludojn: Ooga Booga, Spot It, Funkenschlag/Power Grid, Durch die Wüste, Mały Książę: Stwórz mi planetę, Tabuo en Esperanto, kaj Cartagena.

20170408_184711

20170408_155121

20170408_180117

20170408_194405

La sekva ludado okazos je sabato, la 13a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo (la somera horaro denove validas!).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 13a de majo 2017, 14:00 ĝis ? (la somera horaro denove validas, do la kafejo fermiĝas je la 22a horo)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1439254959479920/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *