Vegana Grésillon 2018

Kiu ligas francan kuirarton sole al Bœuf bourguignon kaj Poulet de Bresse evitu en majo 2018 la kastellon (kulturdomon) Greziljono (gresillon.org).

La kastelestrino Natalie Kesler pasis dum somero 2017 suvoje al la Universala Kongreso Berlin kaj disdonis verbfoliojn.

Okazos inter la 9a kaj 13a de majo la ReVo  (Renkontiĝo Vegana)

Partoprenos Gary Mickle el Berlin, kiu anoncis, ke li traktos la jenan temon:

Mi volas tie prezenti ion (prelegeton) pri opiniosondoj rilatantaj al la politika sinteno de veganoj/vegetaranoj, ankaŭ pri la vegetarismo en la ISK (Internat. Sozialistischer Kampfbund) en la 20-aj/30-aj jaroj (kiu ankaŭ al Eo pozitive rilatis)

Estos krome prelegoj pri la jena temoj kaj vegana kuirkurso

  • Vegetarismo el vidpunkto de antropologio
  • Evoluo de vegetarismo dum 50 jaroj
  • Kreskaĵoj – sufero ĉe plantoj
  • Veganismo kaj sano
  • Veganismo kaj anarkiismo.

Pretos ĝis tiam la subtekstita en Eo versio de “Empatio”, 70-minuta filmo pri veganismo.

  • Vespere kultura programo :
    • Regeo-Koncerto de Jonny M la 11-an de majo
    • Filmoj : Atako de la lunaj zombioj, Incubus (Usono)
    • Ludoj : Luphomoj, Finite !

  PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Aliĝintoj : Brigitte, Davĉjo, Gary, Jonny M, Nadine k. Lina, Christophe, Paŭlino, Serĝo, Ŝtonĉjo, Vinko, Vito …

Loĝlokoj de la partoprenantoj : DE-13353 Berlin, 51427 Bergisch Gladbach ; FR : 36170 Chazelet, 41100 St Ouen, 44300 Nantes, 44400 Rezé, 49100 Angers, 74330 Sillingy, 91120 Palaiseau …

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.