Zamenhof-Festo 2017

La plej frua ĉi-jara Zamenhoffesto okazis en Berlino

Zuzanna “Suzana” Kornicka kantas en Berlino

Berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2017 en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). En la sama loko jam okazis pluraj tiaj festoj kaj ankaŭ la Komuna Esperanto-Kongreso 2012. Ĉar ne haveblis salono dum decembro ni jam la duan fojon celebris la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof la 25an de novembro. Nur ĉi-jare temis pri sabato. La aranĝo jam delonge estis preparita en pluraj estrarkunsidoj. Daŭre venis novaj proponoj kaj kritikoj, sed finfine la programo pretis.

Al la festo venis 40 personoj, ĉu dum la tuta aranĝo aŭ partatempe. La plej longan alvojaĝon havis samideano el Varsovio. Ne mankis amikoj el la pollandaj urboj Szczecin kaj Zielona Góra.

La festo estis bela fino por la jaro 2017, kiu ja estas la jaro omaĝe al la 100-jariĝo de la mortotago de Zamenhof. Sed ni nun celebris la naskiĝdaton. Samtempe ja tiu tempo estas dediĉita ankaŭ al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la Jubilea Libro – 111 jaroj de Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio kaj traduko de berlina esperantisto Heredantoj de silentado. Interesaj kontribuaĵoj estis ankaŭ raporto de Janusz Duda pri la 102a UK en Seulo. Prezentado de la vojaĝo al Japanio, i.a. okaze de la 104a Japana Esperanto-Kongreso de Ronald Schindler ne okazis pro tempomanko.

Ni ne sukcesis organizi koncerton de Anna Osmakowicz el Varsovio, sed la kantojn kaj la muzikon de Suzana Kornicka el Poznań multe ĝuis la ĉeestantoj. Surprizan koncerteton prezentis Peter Bäß kaj Rüdiger Raab el Berlino.

Frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi Kristnaskajn kukojn kaj ĉokoladaĵojn. Polaj esperantistoj kunportis bongustajn bakaĵojn kaj salaton. Vespere ni ĝojis pri la bongusta rusdevena supo “Soljanko”. Sed la kuirejo preparis ankaŭ vegetarajn kaj veganajn manĝaĵojn.

Inter la diversaj programeroj bedaŭrinde ne estis multaj eblecoj por interparoli. La sekvonta Zamenhoffesto okazos la 15an de decembro en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Dimanĉe okazis tre bone vizitita Zamenhof-Matenmanĝo en la restoracio Al Hamra en Berlino. Oni manĝis, trinkis kaj diskutis pri ĉiuj temoj.

Ronald Schindler

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/berlino-3

This entry was posted in Fest, Kiezspinne, Verein, Zamenhof, Polen. Bookmark the permalink.

1 Response to Zamenhof-Festo 2017

  1. Pingback: Interlingvistik 2020 Programo |

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *