Legado el “Quo Vadis” en Szczecin Esperantlingve

Karolina Rzeszuto legas el Quo Vadis 2016

Karolina Rzeszuto legas el Quo Vadis 2016

Hodiaŭ (3a de septembro) en Vojevodia biblioteko en Szczecin “Ksiaznica Pomorska”
okazis kadre de tutpollanda legado de la romano “Quo Vadis” de nobelpremiita Henryk Sienkiewicz  ankaŭ legado en esperanto, far de membroj de Esperanto-Asocio Szczecin.

La filmon pri tio eblas spekti cxe

http://www.24kurier.pl/aktualnosci/kultura/czytalismy-quo-vadis/

kie en la mezo (minuto 4:30 gxis 6:00), post legado en itala, legado en E kaj kun
E-flago. Speciale la leginta studentino Karolina Rzeszuto estas konata de
dufoja vizito de la Zamenhoffestoj en Berlin.

Amike, Johano

Alia video, kie la legantoj estas pli bone videblaj, estas sur la retpaĝo de la biblioteko.

rekte en YouTube

La parto el la traduko de Lidja Zamenhof, kiun legis Karolina Rzeszuto:

Post tiu festeno, dum kiu, enuigita de arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus kaj Senecio la diskuton: ĉu virino havas animon – leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj banistoj ĵus metis lin sur cipresan mensa, kovritan per neĝblanka egipta byssus, kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon – kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la laconicum kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.

Sed post certa tempo li ekparolis kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis, ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin en la tepidarium – kiam subite de post la kurteno montriĝis nomenclator, anoncante viziton de juna Marcus Vinicius, ĵus veninta el Malgranda Azio.

Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj (nomo de gento), kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis super ĉio.

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Lesung, Polen, Szczecin and tagged , , , . Bookmark the permalink.

3 Responses to Legado el “Quo Vadis” en Szczecin Esperantlingve

Leave a Reply to Johano Cancel reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *