Zamenhof-festo 2016 : raporto

z-fest-2016-berlin-1Zamenhof-festo 2016

  • Malfermiĝo/festprelegeto
  • Salutvortoj de gastoj
  • Fritz Wollenberg: „Filmo pri la somera festo sur Esperanto-placo Berlin“
  • Werner Pfennig: „Spertoj pri denaska instruado de Esperanto“
  • Ronald Schindler: „Vojaĝo al dumvintra Brazilo“
  • Libroj – viaj amikoj (filmeto de 15 minutoj)

Raporto de Ronald Schindler

Ne kredeble jam denove pasis tuta jaro kaj denove ĝi estis tre turbulenta. Ĉifoje, kvankam mendita dum marto 2016 nur restis la vendredo, 2016-12-25, por nia jarfina festo, kiu ja estis dediĉita al la kreinto de la internacia lingvo Esperanto kaj samtempe al la „Tago de la Esperanto-libro“. Minimume ni fieras, ke ni fine havis la eblecon festi en la granda salono de la Oranĝerio de Kiezspinne e.V., kiu denove tre bone gastigis nin.Venis tre malmultaj helpantoj, entute 2, sed ni sukcesis akurate aranĝi la salonon laŭ niaj deziroj kaj bezonoj. Komence ni ankaŭ timis, ke venos malmultaj homoj kaj ni ĉion aranĝis vane. Sed iom post iom la salono pleniĝis per homoj el diversaj regionoj de Germanio kaj Pollando. Ja temis pri kutima labortago, la plej multaj amikoj el Szczecin rezignis alveni kaj transdonis siajn salutojn per Bernarda Wiewiórska, kiu estis kvazaŭ delegitino de la grupo. Sed ankaŭ aliaj partoprenemuloj ne alvenis pro tio, kvankam ili deziris kunfesti. Tamen ni nombris pli ol 30 ĉeestantojn. Post longa foresto ni eĉ povis denove bonvenigi Christiane Altrogge.

La festparolanto ĉifoje estis Peter Kühnel, kiu prezentis diversajn aspektojn de Esperanto kaj la ligon al la homaj rajtoj.

Sekvis la kutimaj salutvortoj de niaj foraj gastoj el Neubrandenburg, Duisburg …

La filmo kaj la enkondukintaj vortoj de Fritz Wollenberg bone kaj kolore skizis la ĉiseptembran someran feston sur la Esperanto-placo en Berlin-Neukölln. Tiu tradicio estas daŭrigenda afero.

Werner Pfennig tre elokvente kaj okulfrape parolis pri la spertoj pri denaska instruado de Esperanto, kio estas sufiĉe malfacila afero, se la ĉirkaŭantaj homoj ne toleras tion. La prelego kaŭzis interesan diskuton pri la spertoj de aliaj homoj, kiuj ankaŭ praktikis tion aŭ intencas fari tion simile.

Johann Pachter turnis sin koncize al la ĉeestantaro pri komuna pola kaj germana kongreso en 2017 en Bjalistoko omaĝe al la centjariĝo de la morto de Zamenhof kaj pri la neceso de la riparado de la tombejo de Zamenhof en Varsovio.

Philipp Sonntag klarigis al ĉiuj la sintezon inter „Maks kaj Moric“ de W. Busch kaj la terorismo.

Mallongan raporton pri vojaĝo al Brazilo dumvintra prezentis Ronald Schindler, kiu uzis turisman vojaĝon renkonti ankaŭ esperantistojn ĉe la plaĝo Copacabana de Rio de Janeiro.

Sekvis mallonga filmo pri libroj, dediĉita al la „Tago de la Esperanto-libro“. Ĝi montris al ni la fantazian mondon de libroj.

Grava kulmino de la vespero estis la komuna manĝado, kiun preparis la kuirejo de la Oranĝerio. Mi forte supozas, ke ĉiuj satiĝis per soljanko kaj kolbasetoj kun terpoma salato.

Post la ĝuo de la manĝado la partoprenintoj sukcesis kanti kelkajn kanzonojn en Esperanto, kiujn elektis la Ĵaŭda Rondo tagon pli frue. La kantado balanciĝis inter laŭdo kaj mallaŭdo, tamen la plej multaj kunkantis.

Mi esperas, ke restis sufiĉe da tempo por interbabilado.

Rapide ĉiuj restintoj helpis reordigi la salonon.

Dankon al ĉiuj kunagintoj kaj ankaŭ speciale al Johano pro la tuttempa libroservo.

Cetere, la sekvonta regula Zamenhoffesto okazu la 25-an de novembro 2017, samloke!

Babilado – Libroservo funkcios dum la tuta tempo – kotizo 2,50 €

Loko: Kiezspinne – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, 10365 Berlin Tempo: Vendrede, la 25-an de novembro 2016, 15:00*-20:00 h.

Sur la mapo:

  • U-Bahn Station Magdalenenstraße (U5), Ausgang Frankfurter Allee/Schulze-Boysen-Straße (Ruschestraße)

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Fest, Kiezspinne and tagged , , , , , , . Bookmark the permalink.

14 Responses to Zamenhof-festo 2016 : raporto

Leave a Reply to Lu Wunsch-Rolshoven Cancel reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *