Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2024 – Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

4-a de marto 2024, 19h30

„Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto “ – Diskuto kun Philipp Sonntag

Philipp Sonntag kiel fizikisto kaj politiksciencisto esploris pri militkaŭzoj, militsekvoj kaj militprevento. Kiel verkisto li okupiĝis pri la signifo de tempoatestantoj kaj pri aktualaj problemoj de la socio el nekutima rigardpozicio.

Liaj pensoj pri problemoj de la nuntempo kaj pri la ebloj de la Esperanto-movado kontribui al la solvo vi povas legi en la ELBB-blogo. Pri tio li deziras diskuti kun interesataj esperantistoj la 4-an de marto.

retpaĝaro de Philipp Sonntag

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged . Bookmark the permalink.