Wir laden herzlich zum diesjährigen Zamenhof-Fest ein.
Ort: Danziger 50, Dachgeschoss (Aufzug vorhanden!), Danziger Str. 50, 10345 Berlin
Zeit: 14.12.2013, 14:30-21:30
Geplantes Programm:
- 15:00: „Die Zamenhofstraße“ Gespräch mit dem Übersetzer der deutschen Ausgabe
- 16:00: Scrabble auf Esperanto
- 17:00: Klezmer-Musik
- 18:00: Konferenzschaltung zu anderen Esperanto-Vereinen
- 19:30: Kurzfilme auf Esperanto
Mi dankas por la perfekte konciza raporto. (Lau mia memoro tiu-ĉi estas la unua.)
Nun mi scias, kion mi preterlasis.
Mi ĝojas, ke estis bela festo.
Iom bedaŭrinde, ke je la sepa kaj duono plu estis nur deko da homoj kaj mallonge poste jam komenciĝis la ordigado (pro manko de restantaj homoj).
La publikigita plano estis, ke la tuto okazu ekde la 14-a kaj duono ĝis la 21-a kaj duono, do dum sep horoj. Eble ankaŭ tion oni konsideru ĉe venonta planado…
… tamen, entute temis pri sukcesa aranĝo en miaj okuloj. Ŝajne ĉefe al niaj novaj kaj malnovaj amikoj el Ŝĉeĉino plaĉis la aranĝo. Ĉar inter tiuj estis multaj junuloj, tio estas ankaŭ sukceso por ni.
Paneoj okazas kaj neniu povis antaŭvidi tion.
Mi ankaŭ supozas, ke la dua ĉambro ne estis vanaĵo, ĉar tie oni povis prepari la manĝaĵojn kaj la muzikantoj havis lokon por provludi. Se estus sukcesinta la retaliro, ankaŭ tiam tiu dua ĉambro havus avantaĝojn.
Ni lernu por la sekvonta fojo!
Gekaraj,
Ni treege dankas por via laboro!
Nia renkontiĝo vere plaĉis al ni, specjale al niaj novaj gekolegoj-kursanotoj.
Mi ĉiam diras ke nur internaciaj arranĝoj donas veran motivadon por lernado de Esperanto. Tial tio estas grava por genovuloj! La etoso en Berlino estis bonega. Do, ne ĉargreniĝu per detaloj 🙂 Ni tre ĝojas kaj mi esperas ke ni kune komencas novan ĉapitron en niaj Ŝĉecina-Berlina kontaktoj. DANKON! DANKON! kaj DANKE!
Estis bona ekzemplo de germanaj-polaj kontaktoj sur neutrala lingva fundamento!
Multaj de la gastoj el Pollando estas lernantoj de Esperanto kaj min gxojis „babili“ kun ili cxe la librostando, kiu por ili estis ne nur ekzemplo pri vasteco kaj diverseco de la tutmonda literaturo diversspeca, sed ankaux trezoro de novaj vortoj trovitajn sur la titolpagxoj de la libroj kaj ili ofte tuj komprenis tiujn kaj pri kio temis. Ne nur vortaroj, sed
pliaj aliaj libroj ekz. kantlibro translokigxis al Pollando.