(Deutsch) Zamenhof-Brunch 2011 (So., 11. Dez., ab 11:00h)

Venu manĝi kun ni ĉe la Zamenhofa Matentagmanĝo dimanĉe, 11-a de decembro, ekde la 11-a horo, denove en

Al Hamra
Raumerstr. 16
10437 Berlin
Tel: 42 85 00 95
Mapo

La matentagmanĝo (kostas 7,90 €) estos ofertata ekde la 11-a horo. Lu Wunsch-Rolshoven estos tie jam iom antaŭe (aŭ ekde la 10-a horo, se vi ŝatos veni pli frue). Li rezervis tablojn en la subtera etaĝo kiel pasintjare.

Pardonu pro la malfrueco de la invito, sed esperinde tamen multaj el vi ŝatos veni. Bv. informi Lu (lu.esperanto ĉe gmx.de) pri via veno (aŭ eble neveno), sed vi ja povos veni sen antaŭa anonco.

Ni antaŭĝojas revidi vin kaj deziras al vi ĉion bonan por la kristnaska tempo.

This entry was posted in Berlin, Termin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *