Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2020 – Esperanto en Pollando nuntempe

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

3-a de februaro 2020, 19h30

„Esperanto en Pollando nuntempe”

Johann Pachter regule vizitas Esperanto-kongresojn kaj aliajn renkontiĝojn en Pollando, ankaŭ la preparkunvenojn por la Transponta Esperanto-Kongreso en Frankfurto kaj Słubice. Li estas membro de la Loka Kongresa Komitato por la preparo de tiu ĉi kongreso. La aktivulojn de Pola Esperanto-Asocio (PEA) li persone konas – la prezidanton de PEA kaj ĉefredaktoron de la revuo Pola Esperantisto Robert Kamiński kaj la prezidantinon de Pola Esperanto-Junularo Romualda Jeziorowska samkiel Małgorzata Wanda Zaleska Zamenhof, la pranepinon de la Esperanto-fondinto kaj multajn aliajn.

En tiu ĉi aranĝo li baze de siaj ampleksaj detalaj konoj prezentas buntan bildon de la aktuala situacio de Esperanto en Pollando.

Zamenhoffesto en Berlino decembre 2019 – Ralf Fröhlich prezentas la Esperanto-stacion en Halbe / Birke, Alena kaj Bertil koncertas / Brazilaj Esperanto-amikoj rakontas pri sia lando

La interesan programon de la Zamenhoffesto en Berlino decembre 2019 ankaŭ polaj Esperanto-amikoj laŭtradicie partoprenis kaj kunaranĝis.

Zamenhoffesto en Berlino decembre 2019 – Anna Laskowska el Lublin, Janusz Duda el Zielona Góra, Aleksander Zdechlik el Zabrze kaj Irena Tomaszewska el Ŝĉecino sur la podio

———————————————-

Jartemo en 2020 por Lunde ĉe Viktoriaparko

La lingvo Esperanto – ponto inter germanoj kaj poloj

Komuna Esperanto-kongreso: germana, pola, fervojista de 29-a de majo ĝis 1-a de  junio 2020 en Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice

———————————————-

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

 

This entry was posted in Montags am Viktoriapark. Bookmark the permalink.

1 Response to Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2020 – Esperanto en Pollando nuntempe

  1. Pingback: Helmut Lehmann – provo de malfrua nekrologo |

Comments are closed.