Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2020 – Hermann Tautorat, la Ĵaŭda Rondo kaj Jan Stanisław Skorupski

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

6-a de januaro 2020, 19h30

Hermann Tautorat, Ĵaŭda Rondo kaj ĝia pola gasto Jan Stanisław Skorupski

Je la 76-a naskiĝtago de Hermann Tautorat (1944-1996), iniciatinto de Ĵaŭda Rondo, kiu estas daŭrigata en Katzbachstraße ekde oktobro 2019, ni rigardas al tiu ĉi en diversaj lokoj ĉiam denovo ekflorinta Esperanto-rondo kaj al la rilatoj inter ĝia iniciatinto kaj la pola verkisto, poeto kaj eseisto Jan Stanisław Skorupski, kiu ekde 1981 ĉirkaŭ unu jardeko vivis en Berlino.

Ina Tautorat, gastiganto de Ĵaŭda Rondo en Neukölln dum multaj jaroj, kaj Gerd Bussing, kiu ofte trarigardis Esperanto-tekstojn de Skorupski, kontribuos.

Hermann Taurat deklamas el „Faŭsto” de Goethe en Nikodemuspreĝo 1991

Jan Stanisław Skorupski dum diskuto en Zamenhoffesto en Berlino 1991

 

 

 

 

 

 

 

Ankaŭ Vera Tautorat estas invitita. Ŝi, la filino, en 2000 kompilis kaj eldonis la libron „Hermann. Fragmente / Fragmentoj“.

Jan Stanisław Skorupski skribis en tiu ĉi libro pri Hermann Tautorat:

„La Majstro de babilado ne manifestaciis sian spritecon en la grandaj salonoj, sed en la kongresaj koktelejoj kaj knajpoj. Kompreneble lia ĉefmedio estis berlina „ĵaŭda rondo“, tie, kiel kungastiganto li fartis plej kuraĝe kaj plej libere. Dum kelkaj jaroj li gvidis miajn artajn spektaklojn (ĉiumerkrede) en la galerio „pola arto“ en Berlino kaj en aliaj kluboj kaj teatroj. Miloj da gespektantoj povis gustumi praktikan uzadon de la internacia lingvo. Sur la sceno mi kantis aŭ parolis esperante kaj li tradukis la enhavon al la germana, ofte tiel lerte, ke mia teatrado malgraviĝadis, ĉar li diris kelkoble pli ol mi intencis …kaj ĉiam li sukcesis distri eĉ grumble frostegan publikon.“

En sia libro „…um die Polen zu verstehen“ (…por kompreni la polojn), aperita en 1991 en Aufbau Taschenbuchverlag Berlin, li rakontas pri siaj travivaĵoj en la berlina Ĵaŭda Rondo kaj kun siaj berlinaj Esperanto-amikoj.

En ĝi ni legas ekzemple:

„Tiun tagon mi ankoraŭ vizitis la „ĵaŭdan rondon“, la regule vizitendan ĵaŭdan renkontiĝon de miaj amikoj Tautorat en Neukölln, por interparoli kun konatuloj pri la tagaj eventoj. Ni diskutis ankaŭ pri la laboro de frato Roger Schutz en Taizè

Krom miaj amikoj Tautorat kaj ilia filino Vera, Gerd Bussing kaj pluaj germanoj partoprenis inter aliaj Didier Izacard, franco, kaj la amerikano Dan Maxwell …“

Ankaŭ en la Jubilea Libro 1903-2003 estas prezentataj Hermann Tautorat, Jan Stanisław Skorupski kaj la Ĵaŭda Rondo.

———————————————-

Jartemo en 2020 por Lunde ĉe Viktoriaparko

La lingvo Esperanto – ponto inter germanoj kaj poloj

Komuna Esperanto-kongreso: germana, pola, fervojista de 29-a de majo ĝis 1-a de  junio 2020 en Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice

———————————————-

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark. Bookmark the permalink.

1 Response to Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2020 – Hermann Tautorat, la Ĵaŭda Rondo kaj Jan Stanisław Skorupski

  1. Pingback: Vituala somero 2020 |

Comments are closed.