Lunde ĉe Viktoriaparko – julio 2021 – Literatura konkurso bjalistoka

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg),

Trafikiloj: U6, Buslinie 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße

5-a de julio 2021, 19h30

„Kio estis – Kio estos? 11-a Literatura konkurso – Bjalistoko atendas niajn rakontojn“

La 11-an fojon la  Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas al partopreno en la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”.

Rakontojn pri la temo „Kio estis – Kio estos?” oni atendas en Bjalistoko ĝis la 30-a de septembro.

En nia unua vespero post la longa Corona-paŭzo, memkompreneble okazigota laŭ la aktualaj Corona-reguloj, ni okupiĝos pri la partoprenkondiĉoj, pri ideoj por partopreno en la konkurso, pri la rakontoj, akceptitaj por la konkurso en la pasintaj jaroj…, do pri ĉio ĉirkaŭ ĉi-tiu interesa literatura konkurso Esperanta.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark, Bialystok. Bookmark the permalink.