Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2021 – La Itala Esperanto-Kongreso en Asizo 2021

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

4-a de oktobro 2021, 19h30

„La Itala Esperanto-Kongreso en Asizo 2021“

Wera Blanke, la sola partopreninto el Berlino, rakontas pri la 88-a Itala Esperanto-Kongreso en Asizo (20-a – 27-a de aŭgusto 2021, temo: „Sankta Francisko kaj la lupo: paco kaj milito en la nuna mondo“), kiu devintus okazi jam en 2020. La organizintoj devis ĝin okazigi virtuale.

Wera Blanke opinias:  „Por la nun „vive venintaj“ tiu unua „Ceesto“ estis granda EKSPIRO – malgraŭ la ĉie portendaj („medicinaj“) maskoj!”

Ŝi raportas: La kongresan (pluraspektan) temon traktis Renato Corsetti kun aliaj dum 4-taga seminario, antaŭtagmeze post tre vigla kaj instrua seminario de Duncan Ĉarters (prezidanto de UEA). Krome okazis lingvokursoj, libroprezentadoj, diverstemaj prelegoj kaj, kompreneble, tre riĉa ekskursaro. Temo de mia prelego: „Suna lumo tra jarmiloj: Akenatono kaj Francisko – ĉu spiritaj fratoj?“.”

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark. Bookmark the permalink.