Plenbuŝe! kun Araksja Elbakjan (Armenio)

Fine de oktobro informis Philippe Beaudonnet pri la monata kunveno de Esperanto? Plenbuŝe! :

Mi mendis tablon sub mia nomo por merkredo la 31a je la 20a horo en Restoracio Yerevan
Treskowallee 89. 10318 Berlin

La restoracio havis tre favoran kritikon por la manĝo: Bodenständige armenische Küche, ungewöhnlich, aber sehr angenehm gewürzt, großzügige Portionen, gute Auswahl. (Solida, malkutima, pikante spicita, grandaj porcioj, bona elekto)

En la vespero de la 31-a de Oktobor longa tablo, sur kiu estis ĉefe kaj vigle parolata Esperanto dominis la salonon de la retoriaco

Ĉokolado en formo de oro

La kialo por la elekto de ĉi tiu restoracio estis la vizito de  Araksja Elbakjan el Armenio, kiu pasigas kelkajn semajnojn por scienca laboro en la  botanika instituto. Por deserto ŝi ofertis ĉokoladon el Armenio

Ŝi prelegas la 12-an de November 2018 en Danziger 50 pri armeniaj ĥaĉkaroj – krucŝtonoj, kiuj estas akceptitaj de UNESKO kiel heredaĵo de la homaro.

Foto el la kamerao de Araksja kun ĉiuj ĉeestantoj

Inter la gastoj estis la neŭrologo Dr. Christoph Klawe , der hazarde por faka konferenco estis en Berlin. Li estas redaktanto de la faka revuo Medicina Internacia Revuo (MIR), eldonita de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), kiun li estras.  Li estis pozitive surprizita de la amplekso kaj la alta lingva nivelo. Kun Encarana kaj Wera li eĉ povis fake diskuti.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Plenbuŝe and tagged , , , , . Bookmark the permalink.