Memorigo pri 100-aj naskiĝtagoj

En junio 2020 ni memorigas pri la 100-aj naskiĝtagoj de du esperantistinoj, ludintaj elstaran rolon en la berlina Esperanto-movado

Hella Sauerbrey instruas en 1980

Hella Sauerbrey (1920-1981), la sperta kaj kompetenta Esperanto-instruistino en Orienta Berlino en la 1970-aj jaroj kaj recenzinto de literaturaj verkoj prefere el Vjetnamio kaj Orient-Eŭropo naskiĝis la 10-an de junio 1920.

Eva Hoffmann kaj urbokonsilanto Bodo Manegold post malkovro de la placŝildo – Esperantoplaco Berlino Neukölln 1991

 

 

 

 

 

 

 

Eva Hoffmann (1920-2008), la kunfondintino de Esperanto-Ligo Berlino en 1949 kaj iniciatinto de nomigo de Esperantoplaco en Berlino Neukölln en 1991 naskiĝis la 19-an de junio 1920.

 

Pri ambaŭ vi povas pli detale informiĝi en Esperanto-Vikipedio.

 

 

This entry was posted in Berlin, Geschichte and tagged , , . Bookmark the permalink.