Aprila Ludado 2016

Al la marta ludado venis 12 homoj. Ni ludis la jenajn ludojn: Solo, Qwirkle, TAC, Tantrix, Between Two Cities, Tabuo, Res Publica kaj Ricochet Robots/Rasende Roboter. Ni ankaŭ rimarkis ke la bunta, printempa elekto de glaciaĵoj revenis, kaj preskaŭ estis sufiĉe varma por iom ludi ekstere.

20160319_163810

20160319_190228

20160319_160851

La sekva ludado okazos je sabato, la 16a de aprilo, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (aprilo estas la lasta monato dum kiu la “vintra horaro” de Kibo validas, do dum majo ni finfine povos denove pli longe ludi).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 16a de aprilo 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1531400067163008/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *