Bauhaus Lichtenberg prelego

Baŭhaŭsa arta stilo – mallonga periodo de 1919 ĝis 1933

Peter Kühnel

Resumo de la retejo de la »Scienca Kafejo«

Mi prilumas rapide la antaŭajn artepokojn (klasikismo, secesia stilo, dadaismo) kaj la politikan/socian/ekonomian situacion dum k post la Unua mondmilito (naŭzo pro milito, socialismo, virinaj rajtoj, emancipiĝo, fino de imperiestraj reĝimoj, ekesto de respublikoj en Eŭropo) poste monda ekonomia krizo). La novaj ideoj de racieco kaj modernismo kune kun la teoriaj bazoj konkretiĝas en 1919 en la fondiĝo de Baŭhaŭso.

La nova – iom utopia – idearo estas revolucia kaj ŝanĝas la pensmanieron – ankaŭ post la fermo kaj malpermeso en 1933 flanke de la nazioj.

En la lernejo por arto kaj dezajno, kiu kunigas metion kaj arton kaj teknikon – oni lernas sub tiu unuiga koncepto jenajn metiojn: pentradon, skulptadon, dezajnon, arkitekturon, filmfaradon, fotografion, tekstilornamadon, ceramikon, teatron kaj instalaĵojn.

La kreiva inspira movado flegis bonajn kontaktojn kaj interŝanĝojn kun eksterlando (ekz. Nederlando, Britio, Francio, Budapesto, Moskvo k.a.).

Por nomi nur kelkajn el la artistoj: Josef kaj Anni Albers, Wassily Kandinsky, Paul Klee, Oskar Schlemmer, Gunta Stölzl, Marianne Brandt, Ludwig Mies van der Rohe, Marcel Breuer, Moholy-Nagy, Lyonel Feininger k. aliaj.

La Baŭhaŭs-skolo kun siaj avangardaj ideoj pri plena libereco de la arta esprimebleco en kombino kun funkcio kaj estetiko esence ŝanĝas la antaŭan metio-edukan sistemon de la imperiestra regno.

La ĉefa akcento de mia prelego prezentas la tipan arkitekturon kun elstarigo de horizontalaj strukturelemantoj, “rondaj” anguloj, malmulta aŭ nenia ornamo, grafikaj klaraj strukturoj, “formo sekvas funkcion”, ŝparado de kostoj, bona arkitekturo por neriĉaj homoj ktp.

La temo ĉi-jare estas tute aktuala, ĉar Baŭhaŭs estis precize antaŭ 100 jaroj fondita.

Biografio

1947-06-05 – naskiĝo en en Hamburgo/Germanio, denaska Esperanto-parolanto
1964 – kunfondinto de Hamburga Esperanto-Junulara Klubo
1964 – Cseh-kurso dum UK en Hago
1964/65 – instruo de Esperanto en mia gimnazio “Johanneum” kaj en junulara domo “Stintfang”
1967 – abiturienta ekzameno
1967/68 – deviga armea servo
1968-74 – studado al konstruada inĝeniero en Teknika Universitato Berlino
1974-86 – konstrua inĝeniero kaj gvidisto de strato-konstruoj en privataj firmaoj, ankaŭ pri trajnaj vojoj, akvaj vojoj kaj pri parkoj kaj ĝardenoj
1986-2012 – planisto de stratoj, infrastrukturo kaj urboplanado en la Senato de Berlino, planado kaj konstruado de piedvojoj kaj biciklaj stratoj ĝis aŭtostrado; trafikaj sistemoj
1995-hodiaŭ – fondinto kaj estro de komunutila registrita asocio “Esperanto-Haus Michendorf e.V.”
2001-07 – docento por Esperanto en Teknika Universitato Berlin
2004-10 – prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin

aldono el retmesagxo.
Baúhauso inventis la modernan Frankfurtan kuirejon: prototipo de cxiuj modernaj “Einbauküchen”!
Baúhaúso (re)inventis la platajn tegmentojn.
Baúhaúso inventis la kostosxparan antaúfabrikadon (Fertigteilbauweise, antaúulo de Plattenbau), samaj konstruelementoj ktp.
videbla en “Hufeisensiedlung” en Britz, aú en la en la “Papaga Setlejo” en Zehlendrf de arkitekto Bruno Taut aú en “Weiße Stadt” en nord-okcidenta Berlino, aú Erich-Weiert-Siedlung nordoriente.
Baúhaúso estis nova, fresxa, moderna iom minimumisma stilo. Sen dekorajxoj.
Do multaj ideoj jam gxermis inter 1900 kaj 1914. Sed post la milito fortigxis socialaj reformaj ideoj. Ankaú videblaj en la unua demokrata respubliko sur germana teritorio. Cxefurbo de Germanio farigxis Weimar. Tial Weimara Respubliko! Ek de la granda sxtata kunveno en Weimar.
Vi ankaú povas veni al BET, la Baltaj Esperantotagoj en julio 6a – 13a en Panevezys
aú al UK en Lahtio, kie mi prelegos kadre de la scienca kafejo.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag, Pressemitteilung, Einbecker Strasse, Kiezspinne, UK 2019 and tagged , . Bookmark the permalink.