La esperantisto François Hounsounou, bazlerneja instruisto el la urbo Lokassa en la sudokcidento de Benino, entreprenis en septembro laŭ invito de Germana Esperanto-Asocio prelegvojaĝon tra Germanio.
La 1-an de septembro li prelegis en la Esperanto-budiko en Berlino. Bildojn kaj filmetojn li akompanis per komentoj kaj rakontoj pri la vivo en sia regiono, pri manĝaĵoj, trinkaĵoj, vestaĵoj, pri dancoj, kantoj, religioj kaj moroj
Unu temo, kiu trovis speciale grandan intereson, estis la Voduo-relligo. La preleginto devis respondi multajn demandojn.
Ulrich Brandenburg gastigis nian afrikan gaston en sia hejmo. Li, Elisabeth Schwarzer kaj mi akompanis lin dum promenoj en Berlino.
Inter alie li vizitis la Esperantoplacon en Neukölln kaj la Zamenhofparkon en Lichtenberg.