Esperanto en Berliner Woche

Foto: Michael Vrazitulis kun la aktuala eldono la revuo de Esperanto-aktuell.

Ni antaŭenigas internacian komprenon!

KREUZBERG: Michael Vrazitulis estas prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj engaĝiĝas pri lingva justeco

Teksto de Ulrike Martin

Kio estas Esperanto? Laŭvorte tradukiĝas kiel “Iu, kiu esperas” kaj laŭ Vikipedio la plej ofta planlingvo – do ne natura kreskanta, sed konstruita lingvo. Kiu parolas ĝin? Tutmonde ĉirkaŭ miliono da homoj. Kreite en 1887 fare de la Okulisto Ludwik Lejzer Zamenhof por servi al kompreno.

Ĉi tiu idealisma celo validas eĉ hodiaŭ, eĉ se lernado sole ne sufiĉas.

Kaj ĝi ankaŭ havas por junuloj grandan signifon: En la retejo de la germana Esperanto (DE)) troviĝas la ĝenerala fender moto: ‘Ni faras internacian kompreniĝon!” Do “Junularo engaĝiĝs”.

Kiel tio funkcias, scias Michael Vrazitulis, Prezidanto de la GEJ, la junulara asocio (fondita en 1951) de la Germana Esperanto-Asoco GEA. La 23-jara studento kun germana patrino kaj greka patro kreskis kun kulturoj – motivado por interesiĝi pri lingvoj. 2014, du jaroj antaŭ abituro, li komencis krom la itala ankaŭ lerni Esperanton “kio estis multe pli facila”. La facila lernado ankaŭ estis la ĉefa deziro de la Kreinto Zamenhof, ĉar Esperanto ebligu rapide kommunikadi kun homoj malsamaj landoj, anstataŭ unua trasalti la barilojn de la vere „babilona lingvokonfuzo“.

Por Vrazitulis sekvis en 2016 la unua renkontiĝo kun junuloj el aliaj landoj. “Tio estis vera wow-efekto’, li diras. Estis multaj interparoloj kaj vigla interŝanĝo, sed la celo estis la eniro al lingva justeco kiel kontribuo al la ĉefa celo de internacia kompreniĝo. „Ni estas ĝenerale lobio kontraŭ diskriminacio kaj rasismo en plej vasta senco, specife kontraŭ premanto al lingvaj minoritatoj, ekzemple de indiĝenaj lingvoj.“ klarigas Vrazitulis. Lingvo estas finfine politika afero kaj povas ankaŭ esti rimedo de potenco. Per la internaciaj renkontiĝoj de esperantaj junularaj asocioj eblas etendi la rigardon super la randon de la telero. la reciproka interkompreno estas subteniita, sendepende kiom ajn la socio sociaj kaj kulturaj diferencoj estas. “La interligo gravas kaj ni multe lernas unu de la alia.” diras Vrazitulis.

Lia konkludo: “Esperanto tute ne estas mirakla kuraco por solvi ĉiujn politikajn aŭ aliajn konfliktojn tutmondo sed grava kontribuo al internacia kompreno.“

Pri la temo de kultura interŝanĝo: bona elirpunkto por transnaciaj projektoj. En la tutmonda kongreso de la Tutmonda Esperanto Junulara (TEJO), la fino de aŭgusto (2022) en Nederlando okazis la surscenigo de propra muzikalo. “Ene de TEJO ni havas pli ampleksajn planojn” rakontis Vrazitulis, “ni intencas krei podkastojn aŭ eĉ malgrandan serion de filmoj. Kio jam ekzistas: Kantoj en Esperanto kaj tradukoj de tradicia kaj moderna literaturo el multaj landoj, inter alie de Japanio.

Neŭtrala lingvo, kiu ligas la mondon

Aliaj agadoj ĉe Germana Esperanto-junularo estas la partopreno en projektoj pri temoj rilate al medio aŭ klimato, ekzemple kun „Fridays for Future“ aŭ „Foodsharing“. Krome ekzistas vasta gamo de edukadaj ofertoj, ĉar novaj membroj ĝis la aĝo de 27 jaroj estas kore bonvenaj. La bazoj de Esperanto, kiuj ankoraŭ validas hodiaŭ estis prezentitaj en 1887 de la doktoro Ludoviko Lejzer Zamenhof. Zamenhof ekkreskis en la nuna pola, tiutempe apartenanta al la Rusa Imperio emerĝanta grandurbo de Bjelostock. Pro la etne diversa enloĝantaro de poloj, litovoj, germanoj kaj ĉefe judoj, ekestis getajn strukturoj. Ofte estis fizikaj kvereloj ĝis pogromoj. Zamenhof havis la idealisman ideon, ke neŭtrala Lingva povus malhelpi etnocentrismon – la antaŭjuĝon de individuoj kontraŭ fremdaj grupoj – kaj estu ŝlosilo al monda paco.

Ĉiu, kiu nun interesiĝas, trovos ĉe esperantojugend.de ĉiujn detalojn pro GEJ; lingvokursoj kaj retaj vortaroj, revuoj kaj e-libroj estas listigitaj tie. Ekemple ofertas Heinz-Wilhelm Sprick virtualan kurson por komencantoj. Ĉiuj aliaj informoj ankaŭ estas troveblaj sur la paĝo, esperantojugend.de  kiel la venonta kunveno aŭ la revuo por membroj.

La GEJ- oficejo estas en Katzbachstrasse 25 en Kreuzberg, telefono 49..0/30 /42 85 78 99,

Retpoŝtu

Laŭ informo de Michael Vrazitulis la kontribuo aperis en la jenaj 12 lokaj eldonoj (de 30) kiuj kovras la duonon de Berlino.
L01 Pankow Nord
L02 Pankow-Süd
L03 Prenzlauer Berg Weißensee
L07 Mitte Friedrichshain-Kreuzberg
L11 Treptow
L14 Tempelhof Mariendorf Schöneberg
L15 Lichtenrade Marienfelde
L16 Lankwitz Lichterfelde
L17 Steglitz Dahlem
L20 Zehlendorf Nikolassee Schlachtensee Wannsee
L23 Reinickendorf Nordwest
L24 Reinickendorf Wittenau Märkisches Viertel

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Presse, Berlin and tagged . Bookmark the permalink.