Historio

La Esperanto-Ligo Berlin estas nuntempe la organiza bazo de la Esperanto-vivo en Berlin. Ĝi estis fondita en 1949, sed ĝiaj tradicioj reiras ĝis la Berlina Esperanto-Societo, kiu fondiĝis en 1903 sub la aŭspicio de la Germana Pacsocieto.

Al ĝi, el kiu ĝis 1912 estiĝis la Esperanto-Asocio Grand-Berlino membriĝis gravaj personoj kiel la astronomo Wilhelm Förster, la geofizikisto Adolf Schmidt, la fondinto de la internacia terminologinormigo Eugen Wüster kaj la pacnobelpremiito Alfred Hermann Fried.

De la berlinaj Esperantogeamikoj eliris gravaj impulsoj por la disvastigo de Esperanto en Germanio kaj por la fondo de Germana Esperanto-Asocio (1906).Post la eldono de instrulibroj kaj vortaroj, la organizo de Esperanto-instruado kaj la informado de la berlina publiko pri la eblecoj de la nova lingvo en Berlin estiĝis multflanka Esperanto-kulturo kiel ero de la berlina kulturo kaj de la internacia Esperanto-kulturo.

En la tempo de la Respubliko de Weimar ekestis en Berlin multaj novaj Esperanto-grupoj – inter ili sep fakgrupoj. La apliko de tiu ĉi internacia lingvo atingis ĉiam pli grandan multflankecon.

Eldonejoj kiel Borel, Ellersiek kaj Mosse publikigis beletraĵojn kaj fakajn verkojn en Esperanto. Verkistoj ne nur tradukis, sed ankaŭ kreis literaturajn verkojn origine en Esperanto – interalie la reĝisoro kaj scenaristo Jean Forge , kies verkoj estis tradukitaj en kelkaj lingvoj (“Mr. Tot aĉetas mil okulojn”, romano, 1931).

En 1924 komenciĝis la unuaj radioelsendaĵoj en Esperanto.

Apud la burĝaj Esperanto-organizaĵoj depost 1911 en Berlin evoluis ankaŭ laboristaj Esperanto-grupoj, kiuj poste politike diferenciĝis (Germana Laborista Esperanto-Asocio, Socialista Esperanto-Asocio kaj aliaj).

Kiam la faŝismo transprenis la potencon en 1933, ĉiuj laboristaj Esperanto-organizaĵoj estis malpermesitaj kaj la oficejo de la Germana Laborista Esperanto-Asocio en la berlina Dircksenstrato estis fermita, depost 1936 en Germanio Esperanto entute estis malpermesita.

En la sama jaro la Prusa Ŝtata Biblioteko transprenis en Berlin la librokolekton de la Germana Esperanto-Instituto en Leipzig. Ĝi transvivis la militon kaj estas uzebla dank’ al la laboro de orientberlinaj Esperanto-geamikoj en la 60aj jaroj.

Post la milito ankaŭ en Berlin kolektiĝis la Esperanto-geamikoj kaj provis daŭrigi la iaman agadon.

Sed en la sama jaro (1949), en kiu estis allasita la Esperanto-Ligo Berlin en la tri okcidentaj okupitaj zonoj, en la Soveta Okupita Zono estis malpermesita ĉiu ajn organizado kaj publikigado por Esperanto-parolantoj. Tio validis en GDR ĝis 1961.

Tamen en ambaŭ partoj de la nun dispartigita urbo denove evoluis interesa Esperanto-vivo – en okcidenta Berlino en la grupoj de la Esperanto-Ligo Berlin, kiu en 1951 fariĝis Landa Asocio de Germana Esperanto-Asocio – en orienta Berlino depost 1965 kadre de laborgrupoj de Kultur-Ligo, kiuj en 1981 kun la fondo de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR fariĝis ties distrikta organizaĵo.

Esperanto-instruado, internaciaj ligoj, multflanka kultura agado funkciis en oriento kaj okcidento – en oriento memkompreneble kun la konataj limigoj.

Louis Beaucaire kaj Jan Stanisław Skorupski pliriĉigis en okcidenta Berlino la internacian Esperanto-literaturon.

D-ro Karl Schulze agadis en orienta Berlino kiel eminenta tradukisto (ekzemple “Trigroŝa romano” de B. Brecht).

Berlinaj geesperantistoj subtenis gravajn internaciajn projektojn. Ekzemple Ursula Grattapaglia, kiu kune kun aliaj en Brazilio gvidas la lernejon “Bona Espero”, en kiu infanoj kaj gejunuloj povas kleriĝi kaj maturiĝi.

Prof. Victor Falkenhahn, Prof. Georg Meier, Prof. Ronald Lötzsch kaj d-ro Detlev Blanke kiel lingvistoj eminente kontribuis per siaj ellaboraĵoj pri strukturo kaj funkciado de Esperanto al la interlingvistiko (D. Blanke, Internationale Plansprachen – eine Einführung, Akademie-Verlag 1985 / Internaciaj planlingvoj – enkonduko, Akademia Eldonejo).

En orienta Berlino la Centra Estraro de la asocio agadis ankaŭ kiel eldonisto de multaj publikaĵoj en kaj pri Esperanto, inter aliaj la ĵurnalo “der esperantist” (1965-1991).

En 1991 la Ligo unuiĝis kun la Orientberlina Distrikta Asocio de GDREA, amikaj kontaktoj jam antaŭe ekzistis.

Depost tiam la Ligo, nun ankaŭ organize unuigite, agadas por Esperanto-lingvo kaj -kulturo en Berlin.

En Berlin hodiaŭ estas aplikata la internacia lingvo intensive kun siaj multflankaj eblecoj.

En Berlin okazis kaj okazas multaj renkontiĝoj kaj konferencoj. La 84a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1999 kun la temo: “Tutmondiĝo – ŝanco por la paco?” estis ĝis nun la plej multflanka kaj grava kun pli ol 190 unuopaj aranĝoj por sume 2712 Esperanto-parolantoj el 66 landoj.