Ĵaŭda rondo

La tradicia renkontiĝo “Ĵaŭda Rondo”, kiu interrompiĝis fine de la jaro 2018, nun kutime okazu je la tria ĵaŭdo de preskaŭ ĉiu monato en la Esperanto-butiko de GEA en Berlin-Kreuzberg. Gravaj partoj de la biblioteko de la Esperanto-Ligo estas alireblaj dum tiuj kunvenoj.

Neformala komunikado ĉe teo kaj keksoj, ne malofte kun gastoj el la tuta mondo, kutime sen fiksa programo. Taŭgas por komencantoj kaj progresintoj.

Ni tie en leĝera etoso, trinkante teon – aŭ foje vinon – babilas, diskutas, disputas, diskonigas novaĵojn kaj ĝeneralajn informojn el kaj la esperanto-movado kaj la kultura vivo ĝenerale.

Estas vigla rondo en kiu depende de la hazardaj ĉeestantoj povas esti tre diversaj situacioj. Ĉiu estas bonvena! Laŭte al la tuta rondo oni prefere uzu nur Esperanton. Mallaŭte al la najbaro oni rajtas uzi iun ajn lingvon. Do eblas ankaŭ partopreno de lingvaj komencantoj. Oni kunvenas en la ĉambro de la biblioteko de la berlinaj esperantistoj, la “espoteko”. Ĝi havas kelkmil librojn, kiujn oni povas pruntepreni kaj centon da diversaj esperanto-gazetoj. Do, iuj foliumas, legas en gazetoj, aliaj diskute pritraktas gravan temon. Malofte aŭdeblas prelegoj kaj antaŭe planitaj programeroj.