Asocioj

En la landoj Berlino kaj Brandenburgo aktivas pluraj Esperantoasocioj.

La Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburg estas la landa ligo de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) en Berlino kaj Brandenburgo.

Membroj estas aŭtomate ĉiuj ordaj membroj de la Germana Esperanto-Asocio, kiuj loĝas en Berlino aŭ Brandenburgo.

La Esperanto-Ligo Berlin estas loka grupo de GEA. Oni fariĝas membro de la Ligo nur per (skriba) peto. La petanto loĝu en Berlino, sed tio ne estas devo. Per la membriĝo en la Ligo oni fariĝas korporacia membro de GEA kaj de ĝia landa ligo por Berlino kaj Brandenburgo, se oni ne jam antaŭe estis orda membro de ili.

Oni ne aŭtomate fariĝas membro de la Ligo per membreco en GEA; necesas aparta skriba membriĝopeto.

La asocio Esperanto-Land organizas ĉiumonatan renkontiĝon en Berlino kaj dufoje jare internacian renkontiĝon en Germanujo.