Ludgrupo

Ni renkontiĝas ĉiumonate dum iu sabato kaj ludas tabulludojn ĉe Eiscafé Kibo en la kvartalo Wedding. La ludado komenciĝas je la 14a horo kaj daŭras ĝis la kafejo fermiĝas je la 20a, 21a, aŭ 22a horo (dependas je la monato). Kunludantoj kompreneble rajtas veni kaj foriri kiam ajn ili volas.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas!  Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Pli da informoj estas troveblaj ĉe la retpaĝo: https://berlinaludado.wordpress.com/
Organizanto: Jessica Grasso