Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

3-a de novembro 2025 je 19h30

Memorvespero pri Petger Bäß

Ni memorigas pri la aktiva membro de nia Ligo Peter Bäß, kiu mortis la 25-an de majo ĉijare. La naŭan de novembro li kompletigus 86 jarojn.

Peter Bäß auf dem Esperantoplatz

Peter Bäß sur la Esperantopolaco

Esperanton li lernis  ĉe Hermann Tautorat. Baldaŭ Li mem gvidis Esperanto-kursojn. Kiel pastro de la Nikodema preĝejo en Neukölln (1976-2000) li ofte gastigis en sia preĝejo eventojn de la Esperanto-Ligo Berlino. Pastro Bäß prilaboris liturgiojn por esperantlingvaj diservoj ĉe kelkaj germanaj Esperanto-kongresoj kaj predikis en Esperanto. Sole aŭ kune kun sia muzikgrupo Querbeet li muzike elpaŝis dum Esperanto-aranĝoj.

De 2002 ĝis 2005 li estis prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlino.

Kiu deziras, kontribuu per propraj memoroj pri Peter al nia programo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged . Bookmark the permalink.