Marta Ludado 2015

Al la februara ludado venis denove 11 homoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Dixit Odyssey, Tabuo en Esperanto (multfoje!), Indigo, kaj Roy’s Story Cubes.

feb2015

La marta ludado okazos je sabato, la 21a de marto (do jam post unu semajno), ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke pro vintro la kafejo daŭre fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 21a de marto 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1607578466123629/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *