Laborgrupo de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio havas la ideon, arte plivalorigi la mizeriĝantan Esperanto-placon en Berlino ĝis la jubileo „111 jarojn Esperanto en Berlino“ en la jaro 2014.
La Esperantoplaco situas en Berlin-Neukölln, la plej internacia urboparto de Berlino kaj estis kreita antau 21 jarojn kiel simbolo de popolamikeco.
Por atingi plibonigon ni petas mondonacon pagi al la konto:
Ricevonto: Esperanto-Liga Berlin
Temlinio: “Spende Esperantoplatz”
IBAN: DE38100100100070550102
BIC: PBNKDEFF100 (Berlin)
Banko: Postbank
Ni povas sendi atestilon pri la donaco por celoj de impoŝtredukto.
Fono
La 13an de aŭgusto 2012 estis montrita la filmo pri evento sur Esperantoplaco kadre de la festivalo „48 horojn Neukölln 2012“atentiganta pri la signifo de la Esperantoplaco kaj la neceso, daŭre plivalorigi kaj flegi la mizeriĝantan placon.
Dum sekva diskuto de la Esperantoparolantoj kun la artistino Adler A. F. kaj la manaĝeroj de la galerio „bauchhund“ proksime de la placo Christoph agi Böhm kaj Gaby Egert evidentiĝis, ke momente ekzistas granda preteco de la artistoj kaj de la aliaj interesatoj pri la placo (ekzemple la pejzaĝarkitektino Bettina Longardt, pastro Peter Bäß) agadi por la plivalorigo de la placo.
Tiu ĉi placo estas grava por ni Esperantogparolantoj, ĉar ĝi estas intime ligita kun la evoluo de la Esperanto-Ligo Berlino kaj jam nun enhavas multe da simbolecon kaj informojn por la publiko (informtabulo, Zamenhofkverko kun memortabulo, stelo sur kruciĝo de la vojoj, krome ĉar ĝi urbospace gravas per sia pozicio sur la linio inter S-trajna stacidomo Sonnenallee kaj placo Richardplatz, kaj ĉar ĉiutage transiras multaj homoj la placon kontaktiĝantaj ĉi tie kun la internacia lingvo Esperanto kaj kun ligitaj ideoj. (Informilo por Berlino kaj Brandenburgio 4/2007, http://www.esperanto.de/bb/informiloj/i_4_2007.htm ).
La diskutrondo interkonsentiĝis, ke Esperanto-Ligo Berlino prenu la iniciativon kaj proponas al la estraro de la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio la instalon de subkonto, sur kiun cele fiksite povas pagitaj mondonacoj por la plivalorigo de la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln.
Per tio ni sendepende de la enpagita sumo havos proprajn monrimedojn kaj povas sekvontpaŝe lanĉi iniciativon kune kun niaj partneroj en Berlino Neukölln.
Tre bona iniciativo, al kiu mi deziras sukceson! Mi pretas kunlabori kaj fakte jam de pliaj jaroj agis kun aliaj esperantistoj purigante la surfacon de la parko mem kaj tie instalitajn tabulon kaj montrosxrankon. Pura aspekto nepre gravas kaj ne suficxas fari nur tiel nomatan “Frühlingsputz” cxar bedauxrinde sur la E-Platz trapasantoj kaj tie ofte trovigxanta junularo forlasas rubajxojn. Kelkfoje Anja, Irina, Artur kaj mi kiam ni tie purigis, povis informi pri Esperanto, cxar la informoj en la montrosxranko tie estas tute ne suficxaj. Mirinde pliaj de la junularo diskutis pozitive kun ni kaj ecx promesis pli zorge trakti la placon.
En autuno 2011 mi plantis kun Arturo 125 florcepojn por sxangxi la kutime nudan aspekton de la placo printempe kaj kun gxojo ni konstatis 2012 ke la plej multo de la tulipoj kaj aliaj floroj plibeligis la placon. Cxi jare denove multaj devus ekflori
kaj estus bone post foriro de negxo purigi la surfacon, cxar mi opinias pro sxparo en la distriktoj neniu faros. Floroj sen rubajxoj pli belas, speciale sur E-placo.