kulturaj principoj de Bahaismo

La kulturaj principoj de l’ Bahaismo.

Parolado de D—ro Ernst Kliemke el Berlin. farita en la Unua Bahaa Faka Kunsido dum la XIX-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig, la 30-an de julio 1927.

Bahaismo estas la revelacioj kaj instruoj de la Persaj profetoj kaj saĝuloj, Baha’u’llah (mortinta 1892) kaj lia filo Abdul Baha (mortinta 1921). Ĝi enhavas religiajn, filozofiajn kaj kulturajn pensojn kaj postulojn. Mi tie ĉi volas pritrakti nur la kulturajn.

Ĉar la vorto ,,kulturo” havas plurajn signifojn, mi devas klarigi la sencon, kiun mi volas uzi. Ĝi estas la plej alta kaj plej vasta senco kaj korespondas al la signifo de la vorto en terkulturo. ĝardenkulturo, arbarkulturo. sed aplikata al la tuto de l’ vivo de la homoj en ilia kunvivado en la homa socio komencante de la familio, ĝis la tuta homaro. Ĝi estas la klopodo por la racia evoluigo de l’ homaro, por la plinobliĝo, pliriĉigo kaj plibeliĝo de la homa surtera vivo. Tiusenee diras Abdul Baha: ,,La de Dio senditoj similas al ĝardenistoj, ili estas senditaj por ke la arboj de la homaro estu plinobliĝataj kaj renovigataj, ĝis ili alkreskas al perfekteco kaj donos perfektajn fruktojn.”

Oni ekkonas la altecon kaj universalecon de la spirito de la fondintoj de l’ Bahaismo per tio ke ili ne nur predikas pri la sintenado de l’ homo rilate al Dio, sed ke ili praktikas kulturon en la plej alta senco de l’ vorto. ke ili laboras por la progresigo de l’ homaro. por la feliĉo de la homoj jam sur la tero

Sole jam pro iliaj kulturaj principoj Baha’u’llah kaj Abdul Baha meritas esti rigardataj kiel plej altaj spiritoj el ĉiuj tempoj ankaŭ de tiuj homoj. kiuj ne povas akcepti la reliĝian parton de iliaj instruo aŭ, alivorte. kiuj en demandoj de nura kredo havas diferencan kredon aŭ proprajn dubojn.

Pro tio mi volas paroli pri tiuj kulturaj principoj sendepende de ilia religio bazo, tiel ke ankaŭ la alikredantoj kaj nekredantoj povu ilin studi sen antaŭjuĝo. Ĉar kiun ajn originon havas la spirito kaj la ideoj en la homo, la ideoj estas utilaj aŭ neutilaj aŭ malutilaj por la kulturo. Se ili estas vere kulturaj ideoj, ni devas klopodi por ilin efektivigi ne konsiderante, kiu kaj kia homo prezentis tiujn ideojn al la mondo. Kaj ju pli multaj kaj diversaj estas la homaj, religiaj, filozofiaj. sciencaj bazoj de la kulturideoj, pri kiuj konsentas la profetoj, la saĝuloj. la grandaj ĝeniuloj de l’ homaro samkiel milionoj da simplaj sanmensaj homoj, des pli evidenta estas ilia vero kaj ĝusto, des pli necese efektivigi ilin.

Unu el la plej grandaj malhelpaĵoj de la kulturo kaj kaŭzo de nedirebla malfeliĉo por la homaro estis kaj estas la fanatikeco precipe en religio kaj politiko. La Bahaismo malaprobas ĝin en ĉiu fako. Pri la religio la Bahaismo diras, ke ne gravas la formo aŭ la dogma enhavo de iu religio, sed ke sole gravas, kiel la homo vivas laŭ sia religio. Se li vivas bone en senco de la moralo kaj kulturo, se li klopodas en amo kaj frateco helpi la aliajn homojn por pliperfektigi sian kaj iliajn vivojn, tiam oni devas lin lasi kredi, kion ajn li volas. Neniu homo, neniu ŝtato rajtas persekuti aŭ subpremi homon pro lia kredo. La homo devas esti prijuĝata laŭ siaj faroj, ne laŭ sia kredo.

Same malaprobinda estas la politika fanatikeco, la troŝatemo de l’ patriotismo kaj de la nacieco. Estas vere. ke la homoj kaj la nacioj estas malegalaj kaj ĉiu devas vivi laŭ sia propreco, ĉar nur el la diverseco fariĝas evoluo kaj riĉeco, sed ĉiuj estas anoj de unu familio kaj ĉiuj havas la saman vivrajton. Ĉiu laboru kun la alia, ne kontraŭ la alia. Ju pli harmonia la kunvivado estas, des pli bela kaj riĉa. La plej kondamninda malharmonieco estas la milito, la plej granda krimo kaj malsaĝo de l’ homaro. Nek la Kristaneeo nek aliaj religioj de granda disvastiĝo malebligis la militon.

Se la regantoj de la ŝtatoj kaj de la popolamasoj estus Bahaanoj, la militoj ne estus plu imagebla. Ĉar en la Bahaismo, en tiu religio de l’ faro, la penso pri la frateco de l’ bomoj, pri la malkultureco de l’ milito estas tiel fortike kaj esence enigita, ke Bahaano nepre ne povas esti militamiko, kiel akvo ne povas esti fajro, dum bedaŭrinde la historio pruvas, ke Kristanoj ne nur kontraŭ Nekristanoj.

Sed ankaŭ kontraŭ samreligianoj militas kaj siajn krimojn senkulpigis per vortoj de la Biblio.

Same kiel la kredo, devas esti privata afero ankaŭ la nacieco, ĉu oni akiris ĝin per naskiĝo, ĉu per propra elekto, ĝi estas persona eco, kiun ĉiu devas respekti, pro kiu neniu estas malaminda aŭ persekutinda. Ne nur la religiaj, sed ankaŭ la kulturaj principoj de l’ Bahaismo malpermesas al la registaroj subpremi la alinaciajn aŭ alilingvanajn malplimultojn. Ĉar ili estas samrajtaj kulturelementoj kiel la aliaj.

Evidente sekvas el tiuj principoj ankau ke la Bahaanoj ne konas iun malamikecon pro diverseco de la rasoj. Neniu homo estas malestiminda aŭ subpreminda pro la raso, en kiu li naskiĝis. Ĉu inter la rasoj estas kulturdiferencoj, ĉu tiuj diferencoj estas biologie aŭ historie kompreneblaj, tio ne gravas por la individuo, gravas nur lia personeco kaj lia agado. Li estas respektinda kiel homo, kiel homara samfamiliano. Tio ne estas nura teorio de l’ Bahaanoj, sed kiel oni povas vidi en la tuta mondo, la Bahaanoj vivas praktike laŭ tiu instruo en vera frateco kun alirasanoj de ĉiuj koloroj.

La instruo ke ĉiu homo vidu en la alia egalrajtan homon, ke neniu sin rigardu supera je alia, postulas logike, ke la seksa diferenco ne pli aŭ malpli valoriĝu la homan kvaliton.

Ĉar tiu principo estas nun pli kaj pli agnoskata de la civilizitaj popoloj, mi mencias ĝin nur pro tio, ke Baha’u’llah ĝin stariĝis iam en la mezo de l’ pasinta jarcento kaj en Persujo, kie la virino estis rigardata tiel malplivalora kaj estis tiel malplirajta ol la viro. ke estis leĝe malpermesite sendi knabinojn en lernejon aŭ instrui ilin hejme. Kia progresema spirito kaj kiu kuraĝo estis necesaj por tiam kaj en tia lando postuli. ke la virinoj havu la satirajn rajtojn kiel la viroj.

Baha’u’llah postulis ne nur. ke la virinoj havu liberan aliron al ĉiuj fakoj de la homaj scienco, arto kaj praktika agado kiel la viroj, sed ĝenerale instruo kaj edukado estis por li tiel gravaj kulturfaktoroj. ke li postulas devan instruon por ĉiuj infanoj. Se la gepatroj ne povas ĝin pagi, la stato devas pagi. Neniu infano plenkresku sen instruo kaj edukado. Ĉiu ellernu laŭ siaj ecoj kaj fortoj iun metion, por esti kapabla per laboro vivteni sin kaj helpi la bonstaton de ĉiuj. La saĝa ŝatado de la diverseco de l’ homoj kiel bazo de ĉiu kulturo regis ankaŭ lian instruon pri edukado. Li diris. ke oni ne povas ŝanĝi la homan naturon, tamen povas eltiri kaj evoluigi valorajn kapablecojn.

La edukado estas tiel grava por Baha’u’llah. ke li destinas por ĝi grandan parton de la ŝtataj enspezoj, kreendan per speciala edukimposto. Gravan rolon en la lernejo havu la religio. sed sub la kulturprincipo, ke la religia instruo estu sen ĉiuj fanatikeco. bigoteco. antaŭjuĝo, kaj en harmonio kun la racio kaj la scienco.

Mi konas neniun fondinton de religio, kiu tiel kiel Baha’u’llah predikas kontraŭ la antaŭjuĝo. Por li la antaŭjuĝoj estas la plej grandaj malhelpaĵoj de la kulturprogreso.

Eĉ la religio ne estas celo, sed ilo de la kulturedukado.

Religio, kiu ne servas la kulturan progreson, ne estas ekzistinda. Aliflanke ĉiuj religioj, kiuj servas tiun progreson, estas egalvaloraj. Plejofte ne estas akuzinda unu aŭ la alia religio kiel malkultura, sed la homoj kiuj malĝuste inter pretas ĝin. Senpensemo, superstiĉo, tradicio, blinda imitemo, alkutimiĝo kondukas al antaŭjuĝoj kaj tiuj ĉi al malamikeco kaj malamo. Pro tio la homo pensu mem, ne postparolu nekontrolinte kion tiu aŭ tiu aŭtoritate diris, memstare li serĉu la veron kaj ne lasu sin influi per antaŭjuĝo, Kie li trovas, ke io kontraŭdiras la amon, la fratecon kaj la komunan intereson de l’ homaro, ke io ne estas konstruanta kaj pliriĉiĝanta, sed detruanta kaj malriĉiĝanta, tie li devas dubi pri la ĝusteco de la tiurilataj instruo kaj kredo, kaj esplorinte sufiĉe li trovos antaŭjuĝon kaŝantan la lumon de la vero.

Unu el la plej necesaj iloj por malestigi la antaŭjuĝojn inter la popoloj estas internacia helplingvo. Mi akcentas ke ankaŭ tiun instruon Baha’u’llah donis jardekojn, antaŭ ol Esperanto aŭ alia helplingvo estis kreita. Li ja instruis la unuecon de l’ homaro, la necesecon, ke la popoloj kunlaboru unu kun la aliaj en paco kaj frateco, pro tio la lingvaj baroj devas esti forigataj, kiuj malhelpas alilingvanojn interkompreniĝi. La homarunueco postulas homaran lingvon, kiun ĉiu homo devas lerni krom sia gepatra lingvo. Kiam Esperanto estis aperinta. Abdul Baha salutis tiun lingvon kiel la de Baha’u’llah antaŭdiritan lingvon kaj deziris, ke ĉiu Bahaano ĝin lernu kaj propaganda.

Kontraŭe al la religioj, kiuj lasas la justecon nur al Dio kaj al la vivo post la morto, la Bahaismo klopodas pri la efektivigo de la justeco jam sur la tero. Baha’u’llah postulas pro tio ŝtatordon, kies plejalta organo estu la ,,Domo de l’ Justeco”, formita el ĝeviroj kun plej nobla karaktero, riĉaj scioj kaj spertoj kaj plej altaj prudenteco kaj saĝeco. La membroj de la .,,Domo de l’ Justeco” devas esti elektataj de la popolo. Ĉiu supera kolegaro de la plej bonaj kaj plej saĝaj homoj de l’ ŝtato estas postulo de la kulturo, kiun pli kaj pli da unuarangaj spiritoj de nia tempo rigardas necesa por la plibonigo de la nuna demokratio.

Por la paca reĝado de la internacia vivo Baha’u’llah postulis Universalan Domon de l’ Justeco. formitan de la naciaj ,,Domoj de l’ Justeco” el kelke da siaj membroj proporcie al la nombro de la ŝtatanoj.

La Bahaismo ne estas religio. kiu predikas malriĉecon, kaj la malŝaton de la teraj bonaĵoj. Kontraŭe ĝi diras, ke la tero povas kaj devas esti paradizo por ĉiuj. kaj ke estas la tasko de la kulturo krei tiun paradizon per pli bona ordigo de la ŝtataj kaj ekonomiaj aferoj. Ĉiu homo partoprenu en la ekonomia laboro kaj en ĝiaj fruktoj, sed ne laŭ komunismaj principoj, kiuj estas kontraŭ la naturo kaj kontraŭ la diverseco de l’ homoj, sed ĉiu laŭ siaj personaj kapablecoj kaj meritoj. La ŝtata kaj ekonomia ordo devas krei laborokazon por ĉiuj kaj ĉiun en liaj justaj klopodoj protekti kontraŭ subpremo kaj ekspluato de persona aŭ klasa egoismo.

Tiuj estas la ĉefaj kulturprincipoj de l’ Bahaismo. Multaj aliaj kulturpensoj troviĝas en la Bahaa instruo. Mi nur povis tie ĉi doni ĝeneralajn trajtojn. sed mi opinias, ke ili sufiĉas por montri la profundan saĝecon, la kontantan kulturrolon kaj la progreseman esencon de l’ Bahaismo. Mia celo estas inciti ĉiujn kulturemajn amikojn ekkoni la gravecon de l’ Bahaismo por niaj kulturtaskoj kaj studi ĝin kaj helpi ĝian movadon. pli kaj pli kreskantan inter la homoj de pacema kaj amema koro. Oni ne trovas en tiu movado ion, kio povus malutili la homaron, la popolojn aŭ la unuopajn homojn. sed oni trovos multegan bonon por ĉiuj. Ni esperu ke ĝi tre baldaŭ atingu la celon krei sur la tero la regnon de la amo kaj de l’ paco, de la beleco kaj de l’ ĝojo en la tuta homaro.

 

 

 

Heroldo

Grandapropacand- vespero

en la’Plenkunsida Salonego de .Herrenhaus’ (Si niora Do m o, domo de deputitoi) en Berlin.

]aŭdon. la 8. 1. 1925, okazis m la plenkunsida salonego de Herrenhaus en Berlin propagandvespero grandstile aranĝita de Esp. Gruparo Berlin, al kiu estis invititaj cxiuj oiicialaj personoj, ministerioj, magistrato, bank- kai industriinstitucioi, la gazetaro kaj multaj unuiĝoj. Multji el tiui cx invititoj sendis reprezentanton, inter ili la ministerio por komunikado (ŝtata sekretario Kumbier), ministerio por instruaj aferoi (registara konsilisto Becker) ktp. kaj la jxurnalaro de ĉiui partioi. La grupara prezidant0, s-o Dir. Glück, per kelkai vortoj bonvenigis la cxeestantoin, proksimume 500 personojn, kiuj preskaŭ plenigis la tutan vere indan salonegon, kai poste donis la parolraiton al la paroladamoi de la vespero: .

D-o Ernst Kliem ke: La problemo de la mondlingvo.

Telegrai—Direktoro B e h r e n d t: Cu la tekniko bezonas mondlingvon ? Ambasadoreia konsilanto Richter: La signito de la mondlingvo por la konsulara aier0 Redaktoro Fise: Spertoi per Esperanto (Radio).

Advokato D O Liebeck: La simP|d lernebleco d€ Bsperanto.

Dir. G lii c k: Fin—vorto.

Pri la problemo de mondlingV0 parolis ““ D’0 Kliemke en sia lerta, ŝprucanta maniero. Li lumigis tiun ĉi problemon de du nankoĵ: 1. elektota lingvo esIu pr0Pr- aĵo de ĉiu nacio, 2. ĝi estu tiel simp|a, ke ĝi estu lernebla en la popollerneio. Tiuin du kondiĉ0in neniu nacia lingvo plenumas. La homaro ia ne plu vivas en la diversai landoi, nacio inter nacio. sed kvazaŭ en granda sal0nego, en kiu unu parolas tie kal alia aŭskultas tie ĉi. Li klar— igis, kiel per la lingva supero de la irance kai angle parolantai partoprenantoi en la Ligo de Nacioi sendube la obieknva uriiuĝo estas ianuata. Do oni nepre bezonas la internacian lingvon Bsperanto kies taŭgeco ia otte “_ia? Pl’\_1V!la- Ld lemDoi. kiam estis ridinda aiero okupiĝi pri_ tiu ĉi lingvo, longe pasis, kai nun oni preskaŭ priridas tiuin personoin. kiui ankoraŭ ridas nri Bsperanio.

Sekvis la parolado de Teiegraf Direktoro Behrendt pri la temo: Cu la tekniko bezonas .mondlingvoii? Li aldonis

samtempe la reteraton de s-o’Biae, redaktoro dela Radio-_

gazet0i ,,Der Deutsche Rundfunk’ kai ,Radio’. kkiu bedaŭr-

inde pro malsano ne povis panopreni._ _.

Direktoro B e h re n d t,— citante iafversoin el la ,,Sonor- ilo’ ‘) pri la torto de la 1airo, konstatis, ke Schiller per tiui ĉi vortoi skizis la principon kai esencon de la tekniko.

Li montris, ke la tekniko nepre bezonas internaciecon kai ĝin ankaŭ kreis en la norm-sistemo, per la internaciai intertraktoi pri la sama relsistemo aŭ en la lumigindustrio

Rud.Mosse-Berlin :

Esparanw, Vollstlindlgor Lehrgang mit Wiirtarhnch, de d-ro Ernsl Kliemke, prezo Rm. 1’50.

]am konata eslas al leganioj de E. B. l.

(Nr. 27) la novelo de l’ sviso Ernsl Zahn ,La pairino“, kiu arlisme rakonlas suferadon de palrino amania sian iilon, en fremlando morale degenerintan. in la prezidanio de l’Ger- mana Esperanlo—Asocio bonege kaj modem- siile reiradukis kaj en muliaj deialoj superas la anlaŭan lradukon de Schmid. La 119 paĝa libro ne eslas sislema gramaliko, sed gvidas alenleman leganlon lra la ieksio de iiu novelo, pli kaj pli inleresa, per inslrua. lamen plaĉa komeniario, iom posl iom ampleksas ĉiujn reguloĵn de la gramaliko kaj sintakso, ek- zemplas, se necese, per aliaj frazoj, lia- maniere neniam pedanle obslinas, sed ĝusie psikologie penelras en la idearon de l’ lern- anlo, lin ĉiel insiiganie, ekpensi la diferencon inier lingvoj gepaira kaĵ lernata. Personoĵn, precizemaĵn speciale logos lia lernilo. En aldono li povos legi frazareton de l’ ĉiuiaga vivo, proverbojn, sisleman resumon grarna- iikan kaj la dek E.-iezojn de la verkinlo, kiuj pro sia koncizeco plej irafa jam eslas lrov- eblaj en aliaĵ E.-broŝuroj. Eble adepio lingve jam iom progresinia profilos eĉ pli ol komenc:- anlo el iiu libro, ĉar ĝi enhavas lingvajn in— ierosaĵojn, pli komprene ŝateblajn de iiu, ol de novulo.

Mi do rekomendas ĝin precipe por per- fekliĝemuloĵ. D-ro Blaas.

Verlagsinfo Berlin: Crescendo Theaterverlag, 1924, plate (?) S. W. 19.

Reissue- Jede Woche Musik. Wochenschrift des Berliner Tageblatts 1. Jahrgang Berlin:Rudolf Mosse, 1924

Numero213

Esperanto Triumfonta

12 oktobro 1924 Seite 3

,, Berliner ‘ragehlali“ propagandas Esperanton.

Ni ĵam raportis en nia gazeto pri la enkon— duko de Bsperanto en la grandan anoncagent- elon kai gazeteldoneion de Mosse. — La plei grava ĵurnalo de tiu entrepreno ,Ber— liner Tageblatt“ la 20. 9. komencis aperigi kurson de Esperanto, kiu daŭrados en ĉiu sabata numero de tiu gazeto. Tiun sukceson ni ŝuldas al mal- nova kal fervora samideano s—o D—o Kliemke,

“ konata per siaĵ verkoĵ sub pseŭdonimo Heinrich

Nienkamp.

La nomita gazeto, apartenas al la plel dis— vastigital gazetoĵ en Germanuio. Oni do povas taksi, ke la utilo de tiu ĉi kurso estas grandega.

Bstas pro tio honora devo de ĉiu germana kai de eksterlandai samideanoi subteni la entre- prenon Mosse. i ankaŭ aperigis la konatan praktikan ,,Kodo de Mosse“.