Nekrologo Kliemke

Revuo ESPERANTO N-ro 4 1929, 26 (86)

Niaj Mortintoj

Kun sinccra bcdaŭro ni ricevis informon pri la morto dc jenaj samideanoj. Al iliaj familioj ni scndas la esprimon de niaj respelftplenaj kondolencoj.

Funebro vualis la Germanan Kongreson en Frankfurt am Main, okazinta dum pasko. La morto de la Prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, D-ro Kliemke peze sentiĝis. Sincera amiko kaj arda defendanto de nia afero forlasis la teron. D-ro Kliemke mortis sekve de operacio la 20 an de Februaro 1929, atinginte la 2an de januaro, 59 jarojn.

De simpla deveno pri kio li estis fiera, la mortinto studis juron kaj okupis dum kelkaj jaroj ŝtatan oĥcon (juĝeja asesoro). De 1905 li okupis pozicion ĉe la Deutsche Bank, unu el la grandaj bankentreprenoj germanaj. La Deutsche Bank fondis la Orientafrikan Fervojan Societon en la kolonio Orienta Afriko. Dro Kliemke fariĝis komitatano kaj Direktoro de tiu-ĉi entrepreno ĝis 1923. Gravajn servojn li plenumis en tiu entrepreno. Dum multaj jaroj li vojaĝis en Orienta Afriko. Eksterordinara lingva scio (li povis paroli kun la indiĝenoj en ilia lingvo), faciligis al Ii la taskon. Farinte vojaĝon en Persujo li ekinteiesiĝis pri la Bahai-movado, al kiu li restis fidela ĝis la morto.

D-ro Kliemke.

Sub la nomo Heinrich Nienkamp li publikigis du legindajn verkojn en germana lingvo: Fiirsten ohne Krone (Princoj sen krono) kaj «Kultur und Sprache» (Kulturo kaj Lingvo) kiuj en plej bona formo varbis por nia afero. D-ro Kliemke estis tre ligita al Esperanto kaj helpis per konsiloj kaj agoj. La Germana Esperanto-Asocio elektis lin sia prezidanto. Krom ano de la Bahai-movado li partoprenis ankaŭ la porpacan celadon. La Berlina distrikto de la Germana Societo por Paco elektis D-ron Kliemke kiel prezidanton.

Akcidento en la subtera fervojo kaŭzis al li plurmonatan malsanon ĉe la kruro. Ankoraŭ ne resanigite, li lametis de loko al loko helpante, konsilante al la laborantoj por la idealoj al kiuj li sin donis. Funebras pri li familio, edzino kaj 4 gefiloj kaj kvar nepoj, neforgesante la homoj kiuj kontaktiĝis kun li.