La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

La 20-an de novembro 2023 aperos la dulingva urbogvidilo (Germana kaj Esperanto) „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo“ kiel volumo 3 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-4-5, prezo: 6 Euro.

La 127-paĝa volumo en la konata praktika A5-formato enhavas vojoskizon, vojo- priskribon  kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (81 ilustraĵoj, plejparte koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.

La ekskurso gvidas tra Berlino-Mezo al vidindaĵoj, pri kiuj multaj Berlin-vizitantoj interesiĝas. Eble la gvidilo pro tio estas speciale bonvena.

Ekde la 20-a de novembro la urbogvidilo estas mendebla en librovendejoj aŭ interrete.

En la Franz-Mehring-Librovendejo, Frankfurter Allee 65 oni ĝin speciale ofertas ekde la 21-a de novembro

Dum la GIL-kunveno la 25-an de novembro  en la Junulargastejo ĉe Ostkreuz kaj dum la Zamenhoffesto la 2-an de decembro en la Orangerie, Schulze-Boysen-Straße 38 ĝi estos aĉetebla.

Memkompreneble ankaŭ la volumo 1 „De Zamenhofparko Rummelsburger See“ (Rummelsburg, Friedrichsfelde), ISBN 9783982396507 kaj volumo 2 „De Esperantoplaco al Hasenheide”, (Neukölln), ISBN 9783982396521  estas mendeblaj.

This entry was posted in Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.