Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
3-a de novembro 2025 je 19h30
Memorvespero pri Petger Bäß
Ni memorigas pri la aktiva membro de nia Ligo Peter Bäß, kiu mortis la 25-an de majo ĉijare. La naŭan de novembro li kompletigus 86 jarojn.

Peter Bäß sur la Esperantopolaco
Esperanton li lernis ĉe Hermann Tautorat. Baldaŭ Li mem gvidis Esperanto-kursojn. Kiel pastro de la Nikodema preĝejo en Neukölln (1976-2000) li ofte gastigis en sia preĝejo eventojn de la Esperanto-Ligo Berlino. Pastro Bäß prilaboris liturgiojn por esperantlingvaj diservoj ĉe kelkaj germanaj Esperanto-kongresoj kaj predikis en Esperanto. Sole aŭ kune kun sia muzikgrupo Querbeet li muzike elpaŝis dum Esperanto-aranĝoj.
De 2002 ĝis 2005 li estis prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlino.
Kiu deziras, kontribuu per propraj memoroj pri Peter al nia programo.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko