Mudrak Brosxuro pri Metzger

Martiro por paco kaj unueco en Kristo, pioniro de ekumenismo, kaj esperantisto

Max Josef Metzger

prelego de Walter Mudrak okaze de 6a Ekumena Esperanto-Kongreso Augsburg, 27.07. – 30.08.1985 kaj aldonaĵoj

Armin Gmeiner Verlag, ISBN 3-926633-09-3

Antaŭparolo

Kiel povis okazi, ke la germana popolo toleris tian frenezulon kiel Hitler dum 12 jaroj. Kiom da homoj en Germanujo devis perdi sian vivon, kiom da persekutoj kaj suferoj toleriĝis, ĝis finfine la germana popolo retrovis almenau parte sian liberecon. Kia poten- co de la malbono! Kia malforto de la bono!
Kelkfoje oni aŭdas voĉojn, kiuj riproĉas la eklezion, kial ĝi ne pli politikumis kaj ne instigis revolucion kontraŭ la nacional- socialisman partion. Esploroj en mia diocezo Freiburg montris, ke duono de la katolikaj pastroj havis gravajn problemojn kun policaj (SS) esploradoj, »protektaj« arestadoj (germane »Schutzhaft«, sekve de kio ekz. mortis mia pastra antaŭulo en Meftkirch), enkarcerigoj ĝis koncentrejoj kaj morto. Unu el tiuj lastaj estis sacerdoto d-ro Max Josef Metzger, interesa homo precipe por esperantistoj.
Mi dankas smjorinon Margarete Schmid, kiu kiel unua atentigis min pri M.J.Metzger. Same mi dankas pastoron Adolf Burkhardt, kiu en la preparlaboroj de la kongreso atentigis, ke Walter Mudrak, Wien, persone konis M.J.Metzger. Je la 6a Ekumena Esperanto- Kongreso Augsburg 1985 ni vizitis Meitingen. En la viva fonditaĵo »Christ-Konigs-Institut« de M.J.Metzger faris W.Mudrak la sekvan prelegon. Poste ni vizitis la tombon de M.J.Metzger (Vidu la lastan kovrilpaĝon de tiu kajero).
Ni ne forgesu niajn pionirojn! Meßkirch, Pentekosto 1987 Bernhard Eichkorn

MAX JOSEF METZGER

Prelego de Walter Mudrak, Wien

Volu pardoni kaj permesi, ke mi nun ne prezentas kvazau akade- miecan paroladon, kvazaŭ doktoran disertacion, sed jen raporton, parte laŭ personaj rememoroj, scioj kaj travivaĵoj:
Mi havis la bonŝancon, la feliĉon, sed certe efektive la gracon, koni, ŝati d-ron Metzger(Mecger) persone kaj esti en rilato kun li dum kelkaj jardekoj, unue 1923 en Graz(Grac), poste kelkfoje okaze de lia restado en Vieno kaj fine, 1942 en Berlino, du jarojn antaŭ lia martira morto.
Ni esperantistoj memoras en 1987 pri la centjara ekzisto de Espe- ranto, kiu estiĝis en 1887 per la apero de la unua lernolibro.
En la sama jaro 1887 naskiĝis Max Josej Metzger(Maks Josef Mecger) en Schopfheim, Sudgermanlando, en Nigra Arbaro, kiel filo de instruisto.
Aldone: Du jarojn poste, en 1889, naskiĝis Hitler —
Jam kiel gimnaziano, Max Josef Metzger sin sentis vokita al sacerdoteco; post por li impresplena, multe decida studado en Fribourg(Fribur), Svislando, li revenis al Germanlando kaj doktoriĝis pri teologio. En 1911 li estis ordinata katolika pastro. Post mallonga animzorga agado en Mannheim, Karlsruhe kaj Oberhausen/Breisgau, li en 1914 fariĝis divizia parohestro en la batalregiono en Francujo, kie li pro malsaniĝo jam post unu jaro devis reveni Germanlandon. Sed tiu, kvankam nur mallonga, tempo de anim- zorga »milita servo« sufiĉis, por fari lin pasia heroldo por paco kaj repaciĝo inter la popoloj.
[4]
En 1915 li, kun episkopa permeso, translokiĝis al Graz en Austrio servante al invito de d-ro Johano Ude, kiu ankaŭ per milita animzorga agado estis fariĝinta konvinkita pacifisto, unue kiel sekretario de la, de Ude fondita, »Katholisches Kreuzbŭndnis« (Katolika Krucligo, movado por abstinenco kaj sobreco). Sekvis utila kunla-boro. Tamen, Metzger kaj Ude estis tro aparte, tro individue evo-luintaj personecoj, ke‘daŭra proksima kunlaboro ne ŝajnis prospera. Ili do sekve iris ĉiu sian specialan vojon.

En 1917 Metzger invitis al kunlaboro samcelanon patron Wilhelm Impekhoven – »Bruder Gottwills« (tio signifas: »Frato laŭ Dia vo- lo«, aŭ: Dio ĝin volas’). En la sama jaro fondiĝis »Tutmonda Pacligo de la Blanka Kruco« (Weltfriedensbund vom WeiBen Kreuz). La »blanka kruco« en la hostio memorigu la baptitojn, ke ili estas vo- kitaj al oferpreteco por Kristo. Manifestiĝis tiel unuflanke laŭ Frato Gottwills la Eŭkaristia Reĝeco de Kristo, kies centro estis do la Kor-Jesuo-Festo, kaj, laŭ d-ro Metzger estis kompletige, ke estu »so- ciala reĝeco« de Kristo Reĝo. Kristo devas regi ankaŭ tutmonde. En la jaro 1925 estis enkondukita la »KRISTO-REĜO-FESTO« en la katolika liturgio.

Pentekoste 1917 fondiĝis la societo »Weltfriedenswerk vom Weiften Kreuz« (Tutmonda Porpaca Organizo de la Blanka Kruco), kies no- mo estis ŝanĝita en 1920 al »Blanka Kruco, Katolika Interna Mi- sio«. En 1918 d-ro Metzger verkis broŝuron »Friede auf Erden« (Paco sur la tero), tiu grava, esenca, tamen laŭ nunaj konsideroj certe ne tro radikala, fariĝis kvazaŭ ĉefa argumento kontraŭ Metzger en la proceso kontraŭ li antaŭ la »Popol-Tribunalo« en 1943.

En 1919 la »Misia Societo de la Blanka Kruco« kiel ordensimila ko- munumo estis fondita; ĝia nomo estis ŝanĝita en 1927 al »Kristo- Reĝo-Societo«; ĝi nun ekzistas kaj agas kiel »Kristo-Reĝo- Instituto«. En tiu societo d-ro Metzger havis la nomon »Frato Paŭlo«. Liaj proksimaj kunlaborantoj nomis lin »Patro Paulo«, kion li tamen ne volis akcepti, sed nur resti »Frato Paŭlo«. En 1920 d-ro Metzger partoprenis ĉe prepara konferenco por la Ligo de Nacioj en Bern.

En 1921 li, kiel unua germano parolis post la unua mondmilito en Parizo en internacia porpaca kongreso (laŭ iniciato de Marc Sang- nier, Parizo). D-ro Metzger regis modele ankaŭ la francan lingvon. Aldone: Komence de 1917, do meze en la unua mondmilito, li ver- kis porpacan programon, kie 12 tezoj formis fundamenton, kiu po- vus garantii daŭran pacon. Li sendis ĝin al Papo Benedikto 15a, en printempo 1917. La konata papo de paco per dankletero varme sa- lutis tiun dokumenton. En 1927 d-ro Metzger partoprenis kun per- meso de la episkopo de Fribourg ĉe la konferenco de Tutmonda Eklezia Konsilantaro (Weltkirchenrat) en Lausanne(Losan).

Permesu jen prezenton de persona travivaĵo: Je pasko 1923 mi povis veni al Blanka Kruco resp. al d-ro Metzger en Graz, pri kies agado mi estis leginta invite, instige en de li tiam eldonita »Die Zeit« kaj »Missionsruf« (»La Tempo« kaj »Misia Voko«).
Fakte mi estis forte tuŝita, entuziasmigita pri la umka kristanfrateca atmosfero tie. Mi tien venis ankaŭ kiel esperantisto, junulo 19-jara, kaj havis okazon, interrilati ankaŭ i.a. kun s-ano Kaspar Mayr(Majr), unu el liaj unuaj kunlaborantoj, kaj esperantisto (mor tinta antaŭ kelkaj jaroj).

D-ro Metzger en sia arda porpaca apostola sento ja konatiĝis ankaŭ kun Esperanto, ĝin eklernis kaj baldaŭ plene posedis. Sed al li ne sufiĉis, esti nur esperantisto kaj varbi por Esperanto kaj ĝia disvastigo, tiam unua, kvazaŭ nura celo de IKUE kaj ties organo »Espero Katolika« (nun pli ol 80-jara!). Lia ideo kaj plano estis, uzi, utiligi la internacian lingvon kiel ilon, do agi per Esperanto, precipe por paco, la paco de Kristo kaj por ĝenerala internacia katolika kunla-
6
boro. Tiucele fondiĝis INTERNACIO KATOLIKA (IKA) kaj ties organo »Katolika Mondo« kaj, en ĝia konekso, MONDJUNULA- RO KATOLIKA (MOKA) kaj ties organo »La Juna Batalanto«, ki- un tiam reprezentis kaj prizorgis, ankaŭ redakte, nia malnova fidela samcelano d-ro William Solzbacher(Solcbaher), nun en Usono; laŭ kies peto kaj komisio mi prezentu al vi specialajn korajn salutojn, ĉar li pro malsaniĝo resp. ankoraŭ ne plena resaniĝo ĉi tie ne povas ĉeesti. Al tiama MOKA ankaŭ apartenis la posta ĉefepiskopo de Salzburg d-ro Macheiner(Mahejner) kaj R Anselm Schwab(ŝvab), benediktano, parohestro de Maria Plain, ambaŭ mortintaj, en 1972 resp. 1983.

En 1922 okazis internacia kongreso de IKA en Graz, estis invititaj kaj venintaj ankaŭ la IKUE-anoj, sed ili ne kontentiĝis, ĉar oni krom Esperanto ankaŭ uzis aliajn lingvojn. Fakte nun nur malmul- taj plu estas inter ni el tiu tempo inter 1922 kaj 1933. Mi mem efek- tive ja ankaŭ fariĝis esperantisto nur resp. unuavice pro porpacaj ce- loj kaj sekve estis membro de IKUE kaj IKA, abonanto de Katoli- ka Mondo kaj Espero Katolika kaj La Juna Batalanto. Ĉiukaze la koncerna agado malgraŭ ĉiuj laŭokazaj diferencoj estis valora kaj estu kaj restu konsiderata! Ni ankaŭ ne forgesu, ke la ekumena ce- lado de d-ro Metzger estis finfine tute laŭ la intencoj, ankaŭ de Pa- stro Emil Peltier(Peltie), fondinto de Espero Katolika (1903), kiu jam tiam pensis kaj skribis pri kunlaboro de kristanoj katolikaj, ortodoksaj kaj evangeliaj. La klopodoj de d-ro Metzger resp. de »La Blanka Kruco« en Graz dume, eble ne facile, sed tamen esence evo- luis. Ekzistis tiam ankaŭ »filio« en Vieno, kien »Frato Paŭlo« laŭo- kaze venis vizite kaj tiam vere karisme impresis. Karakterize ankaŭ efikis la vigla, vigliga komuna kantado de parte novaj altiraj aktuale religiaj kantoj. Ne estas tempo kaj eblo nun pli detale raporti pri tiu tempo.
En 1928 okazis translokiĝo de la ĉefsidejo en Graz al Meitingen apud Augsburg kaj transpreno de alkoholula prizorgejo »St. Johannesheim« (hejmo de S-a Johano), plue la konstruado de la ĉefsidejo de Kristo-Reĝo-Societo de la Blanka Kruco, poste nomita »Societas Christi Regis«, nun KRISTO-REĜO-INTITUTO.

Interdume estis veninta la ekregado de la nazi-socialisma sistemo gn Germanlando. Pro malgranda broŝuro »Die Kirche und das neue Deutschland« (La eklezio kaj la nova Germanujo) d-ro Metz- ger estis arestata kaj venigita en la arestejon »Am Katzenstadel« en Augsburg. .

En 1938/39 okazis unua »Una-Sancta«(Una-Sankta = Por unueca eklezio) Konferenco en Meitingen.

Okaze de resp. post la atenco al Hitler en Bŭrgerbraukeller en Munkeno d-ro Metzger estis denove arestata kaj venigita en la are- stejon de Augsburg.
Dum tiu dua enaresteja tempo en Augsburg d-ro Metzger skribis signifplenan leteron al la tiama Sankta Patro Pio 12a, petante kun- vokon de ĝenerala koncilio por evangeliaj kaj katolikaj kristanoj (Rim. de la redaktinto: Metzger proponis kiel kunvenejon la italan urbon Asizo, kien papo Johanno-Paŭlo 2a fakte la unuan fojon kunvokis la reprezentanojn de ĉiuj mond-religioj por interreligia preĝtago). Okazis vigla predikado ankaŭ por akcelo de la »Una- Sancta-movado«.

Sekvas nun ree laŭpersona travivaĵo:

Aŭgusto 1939: Internacia Kristo-Reĝo-Kongreso en Ljubljana, Ju- goslavio (ĉeestis kiel papa legato Kardinalo Hlond de Pollando). En aparta kunveno de germanlingvanoj d-ro Metzger, malgraŭ malfaci- laĵoj povinte veni al tiu kongreso, parolis, dirante i.a.: »Eĉ je la ris- ko, esti konsiderata ’herezulo’, mi akcentas, ni devas atingi, ke ni havos, ricevos la legaĵojn de la Sankta Meso en la lingvo de la popo- lo«. Tio estis 25 jarojn antaŭ la Vatikana Koncilio 2a. Ceestis tiam
8
germanlingvanoj pligrandparte el regionoj de Jugoslavio, kelkaj el, tiam oficiale ne plu ekzistanta Aŭstrio kaj kelkaj el la malnova Germana Regno. – Oni interbabilis kaj ankaŭ kantis religiajn, sed ankaŭ popolkantojn germanajn, kaj fine disiris, gefratece adiaŭante per »ĝis revido«

– unu monaton poste estiĝis la dua mondmilito, mi diras, la »Hitler- milito«.
Revidon mi mem travivis kun d-ro Metzger du jarojn poste en Ber- lin, kie mi veturis en la subtera fervojo, ekvidante vidalvide de mi viron mediteman profundspirite impresan; mi ekpensis ke devas esti d-ro Metzger, en civila vesto, kun nigra kravato. Mi tamen en tiu momento ne klopodis interrilati kun li. – Sed jen alia ideo: Se oni nuntempe kelkfoje kritike opini-esprimas, ke niaj pastroj estu nepre ekkoneblaj laŭ ilia pastra vesto, ĉu tio vere necesas? Jen, tiu viro, tiu pastro, kvankam ne speciale pastre (sacerdote) vestita, per sia tuta aspekto spiritplena aperis pli altefike, pensige, ke li estas tre verŝajne, eĉ certe, »viro de la eklezio de Kristo«.

En sekvantaj monatoj de mia »deĵora« restado en Berlin mi vizitis ankaŭ la pastro-poeton Ernst Thrasolt en Lŭbers, (laŭ mia scio nun ĉe la limo de la t.n. »zono«). Tien ankaŭ venis ofte li, Frato Paŭlo, kaj ni ĝoje konstatis pri nia renkontiĝo, sed ankaŭ tre serioze pri- traktis la tragikan situacion, estis 1941 kaj 1942, kelkfoje ankaŭ iro- nie signife. I.a. mi memoras pri eldiro de d-ro Metzger tiam, citanta germanlingve: »Nun haben wir die halbe Welt gestohlen, – den Rest mog’ sich der Teufel holen« (duonan mondon ni jam estas forŝte- lintaj, la reston, la diablo mem nun volu preni). »Savo per pentofa- ro, rebonigo« estis la devizo tiam »Heil durch Sŭhne!« (H.d.S. oni diris, skribis.)
Bone mi ankaŭ rememoras pri ekumena Diservo en la konata preĝ- oktavo (preĝo-semajno) en januaro 1942 en Danenstrafte en Berlin,estis tiam premanta akra frosto. Predike kaj preĝe kontribuis d-ro Metzger kaj evangelia kunfrato. – Tiel pasis pluaj monatoj. Ce unua renkonto kun d-ro Metzger en Berlin li i.a. opiniesprimis, ke oni tie pli facile kaŝiĝas …

Sed en Berlin tamen ne estis sekureco kontraŭ insida spiono, kaŝita GESTAPO-agentino, kiu sub preteksto de religia intereso ŝia »kiel sveddevena protestantino«, sukcesis gajni lian fidon. Iutage ŝi venis anoncante, ke konato de ŝi vojaĝos al Svedlando kaj povus kunpor- ti tien por transdono leteron, mesaĝon. D-ro Metzger sensuspekte transdonis al ŝi la leteron al episkopo Eidem en Uppsala, skribaĵon, celanta servi al porpacaj instigoj.
Post tio (laŭinforme tagon poste) li estis arestita en la Berlina sidejo de Kristo-Reĝo-Societo, en Berlina kvartalo Wedding(Vedin), Wil- denow(Vildenov)-Strato, paroĥejo St. Josefo. – Mi mem estis kelkfo- je tie kaj bone rememoras pri la loko. Tiu tria arestado de d-ro Metzger okazis la 29an de junio 1943, je la festo de la sanktaj apo- stoloj Petro kaj Paŭlo. Mi mem, tiam ne plu en Berlin, sed en Bohe- mio, ricevis leteron de fratino, kunlaborantino de Kristo-Reĝo- Societo, kun proksimuma enhavo »Hodiaŭ ni devas informi vin: Vi certe konis la ’buĉiston’ (al la germana vorto ’Metzger’ kore- spondas en Esperanto ’buĉisto’, ‘viandisto’) de Wedding. Li ĉiam havis bonan varon. Li estis subite arestita. Ni ne scias la kialon. Sed ni estas en zorgo …«

Mi nun nur citas laŭ postaj diversaj informoj: La ĉefa kunsido an- taŭ la »Popolkortumo« en Berlin okazis en formo de granda spek- takla proceso prezide de malbonfama kortumestro Roland Freisler. La akuzo tekstis pri ŝtatperfido (»Hochverrat«) kaj favorigo de la malamiko; la verdikto estis la morto por la akuzito. Pri la proceso mem oni poste kelk-ion sciiĝis, ekzemple ke d-ro Metzger, rezig- nante je defendanto i.a. proklamis pri sia idealo, kiu estas »La Una-Sancta«, post kiu Freisler, la akuzanto, furioze kriis: »Ci tie ekzi- stas nur unu ’Una-Sancta’, kaj tiu estas ni.«

Je la 22a de oktobro 1943 d-ro Metzger estis translokigita al la pun- domo por ekzekutotoj en Brandenburg-Gorden. Tie li i.a. finis traktaĵon pri la spiritaj fundamentoj de Societatis Christi Regis kaj transdonis ĝin al la pundoma animzorgisto Peter Buchholz(Buh- holc) por koncerna transdono.

Interdume ekleziaj instancoj, ankaŭ laŭscie la Vatikano klopodis atingi pardonigon, la eviton de la ekzekuto, ankaŭ lia dioceza epis- kopo, ĉefepiskopo Grober de Freiburg. (Rim. de la redaktinto: Ri- gardu la leteron en tiu kajero)
Flanka rimarko: Freisler, jam fine de la milito, en aprilo 1945, laŭ- informe, denove prezidis proceson en la Popolkortumo kaj denove preparis mort-verdikton; tiam okazis bomb-atakto detruanta la do- mon, kaj la mortkondamnanto mortis sub la rompaĵoj.
»Nenio povus doni al mia vivo pli signifan finiĝon ol se mi raĵtus dediĉi ĝin por la Paco de Kristo en la Regno de Kristo!« Jen spirita testamento de Frato Paŭlo en 1942. – Tiu fakte efektiviĝis per la ek- zekuto, (malgraŭ pardonigpetoj de ankaŭ altaj ekleziaj instancoj,) la 17an de aprilo 1944 en Brandenburg. Laŭinforme, je la koncerna tagmeza horo la anaro en Kristo-Reĝo-Societo en Berlin efektive sentis iun voĉon kaj kunvenis en preĝada komuneco. (Samtage estis ekzekutitaj pluaj 30 kondamnitoj.)

Por la tiel martire mortinta Frato Paŭlo vere validas, kion iam P. Lippert esprimis: »Dio laŭokaze bezonas homojn, kiuj antaŭkuras la tagon, por anonci ĝin, sed ili devas morti antaŭ ol ĝi venas«. Kompreneble tamen d-ro Metzger, ĉiam submetiĝema al la Dia aranĝo, havis ankaŭ planojn por la estonteco, antaŭvidita post fino de la »tria regno«, sed mi kuraĝas diri, ke li, se li ankoraŭ estus vi- vanta, multe suferus per la posta evoluo de la tutmonda situacio, precipe per la krimeca senskrupula armad-konkuro kaj ankaŭ per la tiurilate konsenta sinteno de oficialaj ekleziaj flankoj: Li same suferus kiel ekz. Reinhold Schneider(ŝnajder) spertis. Se laŭ antaŭa konstato ekzemple la prijuĝo de siatempa dioceza episkopo Grober en pardonigpeta letero prezentis d-ron Metzger kiel »honestulon«, sed jam kiel »ĉiam iel fantaziulon,« eble la episkopo volis ankaŭ helpi lin per tio, ni povas aliflanke citi nun lastan vere esencan tak- sadon pri li kaj lia agado, eldiritan de episkopo Josef Stimpfle de Augsburg la 27an aprilo 1968 okaze de la re-entombigo de la ostaro de Frato Paŭlo en la tombon en Meitingen. – Li estis enterigita post la ekzekuto unue en Brandenburg (21.04.1944). Sekvis eltombigo kaj solena translokigo al Berlin. Tie entombigo en la Tombejo je St. Hedwig 18.09.1946 kaj reentombigo en Meitingen 27.04.1968.

Episkopo Stimpfle nomis lin tiam (laŭ Jak. 1,22) »plenumanton de la vorto«, »pioniron de la biblia, liturgia kaj ekumena movadoj« kaj li daŭrigis: »Estas amara tragika partopreno en la sango-konfeso de la Sinjoro kaj liaj disĉiploj, ke d-ro Max Josef Metzger, kiu en plej sincera konscienca konvinko volis prepari vojon al interkompreni- ĝo inter la mondpotencoj, devis lasi sian vivon sub la nazi-socialista perfort-reĝimo en Germanlando. Li ripozu en Meitingen, ĉe la »lu- lilo« kaj en la centro de lia vivofondaĵo, kie la de li fondita Kristo- Reĝo-Societo laboras en lia spirito kaj stilo. La personeco de d-ro Metzger kaj lia nomo estas nedisigeble ligitaj kun la Una-Sancta- laboro«. Jen nur ero el la profundsenca parolado de episkopo Stim- pfle, kiu meritus kompletan disaŭdigon en Esperanto inter la ho- diaŭa internacia kunvenantaro! Mi volonte donos pluajn in- formojn.

7