Prelego pri fundamentaj elementoj de Esperanto
de Raymond Schwartz | Wikipedia (DE, EO, EN), Teksto de Ledon
Gesinjoroj! Iun aŭ alian tagon ĉiu el vi fariĝos akademiano. Tiam ne estos senutile koni la plej kaŝitajn sekretojn de nia lingvo. Kaj tial ni decidis malkaŝi antaŭ vi tiujn mirindaĵojn. Bonvolu nin sekvi. Kompreneble, ni komencos per la komenco, t. e. per la alfabeto.
Gesinjoroj! La Esperanta alfabeto estas stranga fenomeno. La plej sagacaj sciencistoj ne scias ekzakte, al kiu fako la alfabeto apartenas.
Multaj kalkulas ĝin inter la legomoj. Ili pretendas, ke ĝi estas el la familio de la betoi. ja ĝia nomo estas: al fabeto. Aŭ ili pedante ĝin sub- ordigas al malgranda fabo, t. e. alfa beto. Ni, kontraŭe, asertas, ke la alfabeto ne apartenas al la legomoj, sed al la homoj, kiuj legas. Ĝi apar- tenas al la . . . leg-homoj, ĉu vi kaptis la nuancon? Lastatempe oni re- kontas ankaŭ modernajn filologojn, kiuj klasifikas la alfabeton inter meblaro.
Laŭ ili, la alfabeto estas meblo, ĉar ĝi estas lito, konsistanta el 28 lit-eroj. Gi estas tuta meblaro, ĉar efekiive per simpla kunmeto de diversaj literoj oni konstruas plej diversajn meblojn. Ekzemple: k — m — d — komodo; s — f = sofo, kaj tiel plu.
Tiu klasifiko ŝajnas akceptebla.
E1 la diritaj 28 literoj oni iom post iom kunmetis vortojn, formis frazojn, produktis librojn.
Estas preskaŭ nekredeble, kiom da volumoj oni sukcesis plenigi per tiuj kelkaj literoj.
Se oni metus unu sur la alian ĉiujn librojn ĝis nun verkitajn, oni havus turon miloble pli altan ol la Babela. Kaj tiu turo, konsistanta el nur malmultaj literoj, fakte ekzistas. Oni nomas ĝin Litera Turo! Elĉerpinte tiel ĝisfunde la sekretojn de l’alfabeto, ni nun parolos pri la proksima paragrafo: la artikolo. Estus insulto klarigi al vi, kio estas artikolo. Artikoloj troviĝas en ĉiuj gazetoj. La plej mallongaj ĝenerale estas la plej bonaj.
Tiurilate ankaŭ ni rememorigu la saĝan konsilon de nia „Fundamento“, kiu, bedaŭrinde, ne estas sufiĉe atentata:
„La personoj, por kiuj la fuŝado de artikolo prezentas malfacilaĵojn, povas en la nuna tempo tute ĝin ne fuŝi.“ („Fundamento“, par.1)
Kaj nun, gesinjoroj, antaŭ ol fini, ankoraŭ kelkajn vortojn pri la kazoj. La kazoj estas la formoj de la deklinacio, Sed ne konkludu, ke „kazo“ estas sinonimo de ,.formo“. Neniam diru: „Tiu fraŭlino havas agrablajn kazojn.” Car, kiam vi interesiĝas pri la fraŭlino, tio koncernas ne la kazon, sed la kason! Ĉu vi kaptis la nuancon? En Esperanto ekzistas nur du kazoj: nominativo kaj akuzativo. Erare kelkaj soifuloj aldonas la „ape- ritivon”*). La aperitivo ne estas kazo, sed nur okazo, jes, okazo por trinki. Kaj tiun ĉi okazon, gesinjoroj, mi volonte profitos . . .
*) „aperitivo“ — antaŭmanĝa trinkaĵo, laŭdire apetitiga, pri kies popu- lareco en Francujo kaj en aliaj landoj la aŭtoro ne rajtas plendi.