Informo pri Viruso rekte el Ĉinio

Prof. Wang Disheng raportas konstante por la  UMEA el Uhano

Prof. Wang dum prelego

En la retejo pri la koncerna urbo [eo.wikipedia.org/wiki/Uhano] estas aktualaj informoj sub la titolo

La Esperanto-Grupo Lietzensee, kiu alparolas per sia nova oferto »Esperanto kiel Terapio« precipe maljunulojn,  kiuj deziras resti mense kaj korpe sanaj kaj aktivaj, diskutis en sia kunveno de Lundo, 2a de Marto 2020 pri la novtipa viruso kaj la rimedoj kontraŭ. La grupe 60+, en kiu abundas Esperantistoj, havas la plej grandan riskon.

La grupo ricevas de sia medicina konsultanto Dr. med. Christoph Klawe, cxefkuracisto de la Krankenhaus der Barmherzigen Brüder en Trier, konstante aktualajn informojn pri la situacio en Uhano. Raportas D-ro Wang Disheng por la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA,  pri la situacio en la urbo kaj en la regiono.

Tradicia Ĉina Medicino kaj Moderna Medicino kunlaboras.

Dr. Wang Disheng ĉiam mencias ankaŭ la aplikon de »Tradicia Ĉina Medicino (TĈM)« en la batalo kontraux koronviruso tipo 2019-nCoV. En Ĉinio oni estas konvikita, ke la batalo nur efikos per »Moderna Medicino (MM)«, sed oni alte taksas la spertojn de TĈM por la diagnozo kaj por la mildigo de simptomoj.

Listoj de eblaj kuraciloj de TĈM ekzistas en Esperanto.

Higieno en Germanio kaj Ĉinio same gravas

En la konsiloj por eviti infektojn ne estas diferencoj inter Germanio kaj Ĉinio. Gravas la zorga lavado de la manoj. Maskoj nur necesas por la medicina personalo. La Esperanto-grupo Lietzensee ekzercis la lavadon de la manoj laŭ la konsiloj de la »Bundeszentrale für gesundheitliche Aufklärung« en la retejo [www.infektionsschutz.de] (germanlingve)

Ekzemploj de Konsiloj de  TĈM – Tradukata de Wang Disheng, Direktoro de ĈMEA 2020-02-08

2.4 Resaniga periodo: astenioj de lien-pulm-ci-oj

Simptomoj en kliniko: spir-manko,laco kaj senforto, malbona apetito kun naŭzo aŭ vomado, epigastra ŝajn-pleniĝo, malforta fekado, nefacila fekado kun malkompakta fekaĵo, pala kaj korpulenta lang-korpo, blanka kaj graseta langtegaĵo.

Rekomendata recepto:

  • prilaborita pinelio 9g (Rhizoma Pinelliae法半夏) ( prilaborita per glicirizo, kalko ktp.. )
  • mandarin-ŝelo 10g (Pericarpium Citri Reticulatae 陈皮)
  • kodonopso 15g (Radix Codonopsis党参)
  • prilaborita astragalo 30g (Radix Astragali黄芪)
  • porio 15g (茯苓),
  • pogostemono 10g (Herba Pogostemonis藿香)
  • Amom-frukto 6g(砂仁)(malfrue dekoktata)

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Pressemitteilung, Senioren and tagged , , , , , , . Bookmark the permalink.