Zamenhofa Matenmanĝo, 4-a de decembro

Informo de EsperantoLand (formularo por aliĝi)

La 8-a Zamenhofa Matenmanĝo 2016 ĉijare okazos en la 4-a de decembro 2016, ekde la 10-a horo.

Okaze de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof kaj por komune festi Esperanton. Okazas ekde 2009.

Temas pri matentagmanĝo kaj babilado en plaĉa arabeca restoracio “Al Hamra” en la berlina kvartalo “Prenzlauer Berg”. Multaj manĝaĵoj estas vegetaraj aŭ veganaj. Prezo de matentagmanĝa bufedo 9,50 EUR. Vi ne devas manĝi, sed povas same bone nur trinki ion.

Ekde la 10-a horo, sed volonte venu poste. Certe ni ĉeestos almenaŭ ĝis la 15-a horo.
Kutime partoprenas trideko da homoj, ĉe seso da tabloj.
Estos kiel kutime multa ebleco por babiladi pri ĉio, kio okazis en 2016, okazos eble en 2017 kaj kio cetere interesas vin 🙂
Ne estos programo, kiu povus ĝeni vin dum manĝado kaj babilado 🙂

Al Hamra (kafejo, manĝejo, interreto)
Raumerstrasse 16
10437 Berlin
OpenStreetMap

Publika trafiko (BVG)
S41, S42 k.a.: Prenzlauer Allee
U2: Eberswalder Str.
Tramo M10: Husemannstr.
M2: Prenzlauer Allee/Danziger Strasse

Aliĝo helpas ĉe nia planado (sed devigas vin je nenio ajn).
http://www.esperantoland.org/zamenhofa_matenmangho/#zm
https://www.facebook.com/events/971939146244059/
http://www.meetup.com/de-DE/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/235436006/?eventId=235436006

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in matenmanĝo, Berlin and tagged , . Bookmark the permalink.

1 Response to Zamenhofa Matenmanĝo, 4-a de decembro

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *