Zamenhoffesto 2023 invitas (Dato ŝanĝiĝis!!!)

OrangerieVenu al nia

Zamenhoffesto 2023

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:

Loko:           Kiezspinne – Oranĝerio,

Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin

Dato:         Sabate, la 2-an de decembro 2023, 15:00*-19:00 h

Programo**:

  • Malfermo
  • Festprelego
  • Salutvortoj de gastoj
  • Prezentado de interesaj libroj
  • Fritz Wollenberg: La plej novaj urbogvidiloj por Berlino
  • Koncerto de Stefo (Stephan Schneider)
  • Teatraĵo de Margarete kaj Edeltraŭt
  • Surprizo el Ŝĉeĉino
  • Muziko el la konservujo

Dum la tuta tempo de la aranĝo:

  • Libroservo

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per laŭkristnaskaj manĝaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ kolektu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos (memservado je propraj kostoj).

Partoprenkotizo: 5,00 €***, aŭ mondonacon laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam

Ronaldo

prez. ELBB

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: ,

tel.: +49 1514 1419673

Aktualaj informoj sub: https://esperanto.berlin/de/

*     preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj
**   ŝanĝoj de la programo eblas
*** por niaj polaj amikoj kaj senlaboruloj

Zamenhoffesto 2023

This entry was posted in Zamenhoffest, Art der Veranstaltung, Fest, Berlin, Lichtenberg, Kiezspinne. Bookmark the permalink.