La 1-an de marto en 2025 aperos nova germanlingva publikigaĵo pri la historio de la Germana Esperanto-Asocio.
100 Deutsche Esperanto-Kongresse 1906-2023. Ereignisse – Personen – Diskussionen – Entscheidungen Aŭtoro: Fritz Wollenberg Eldonanto: Deutsches Esperanto-Institut Serio: Esperanto-Dokumente, Band 9 Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2025 ISBN: 978-3-9823965-6-9 22 Euro (Germanio)
Ĝis nun la interesato pri ĉi tiu temo disponas pri la brila prelego de la historiisto Ulrich Lins Ein Weg mit Höhen und Tiefen. Die 100-jährige Geschichte des Deutschen Esperanto-Bundes (Vojo kun altoj kaj malaltoj. La 100-jara historio de la Germana Esperanto-Asocio), realigita dum la 84. Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo en junio 2006.
Nun ekzistas en ĉi tiu libro priskribo pri ĉiuj 100 germanaj Esperanto-kongresoj de 1906 ĝis 2023 kaj per tio la ĝis nun plej ampleksa priskribo de la historio de Germana Esperanto-Asocio.
Fontoj estis apud la menciita Lins-prelego (Esperanto aktuell 3/2006) la ellaboraĵoj Deutscher Esperanto-Bund e.V. – Ein Rückblick auf 25 Jahre (Germana Esperanto-Asocio r.A. – rerigardo al 25 jaroj) de Arnold Behrendt (Iltis-Verlag, Saarbrücken 1996 – represo de la eldono Magdeburgo 1931), Esperanto – ein Jahrhundertwerk. 100 Jahre Internationale Sprache (Esperanto – jarcenta verko. 100 jaroj Internacia Lingvo. Redaktoroj: Thomas Bormann kaj Wolfgang Schwanzer, Deutscher Esperanto-Bund 1987), Aus der Geschichte des Deutschen Esperanto-Bundes. Erinnerungen von Werner Bormann anlässlich des Deutschen Esperanto-Kongresses 2006 (El la historio de Germana Esperanto Asocio. Memoroj de Werner Bormann okaze de la Germana Esperanto-Kongreso 2006. Esperanto Hamburg 2006), Deutsches Esperanto-Institut 1908 – 2008 (Eldoninto: DEB, Augsburg 2008/09), die Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! (Ilustrita historio de Laborista Esperanto Asocio. Al la laboristoj de ĉiuj landoj unu llingvon!, Eldoninto: Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiterliteratur, Dortmund 1993), Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin (La danĝera lingvo. La persekuto de la esperantistoj sub Hitler kaj Stalin) de Ulrich Lins (Bleicher-Verlag Gerlingen 1988 kaj UEA, Rotterdam 2016 en Esperanto) kaj la Skizze der Geschichte des Esperanto-Verbandes in der Deutschen Demokratischen Republik (Skizo de la historio de la Esperanto-Asocio en Germana Demokratia Respubliko) de Detlev Blanke (Tradukita el la Esperanto al la germana lingvo de Ino Kolbe, Esperanto-Verband im Kulturbund e.V., Berlin 1991).
Ĉi tiuj fontoj kaj multaj aliaj estis uzitaj por ellaboro de la nova publikigaĵo, inter aliaj kelkaj kongreslibroj kaj precipe la raportoj en la asociaj gazetoj Germana Esperantisto (1905-1935), La Ponto (1947-1953), Germana Esperanto-Revuo (1954-1975), Eŭropa Esperanto-Revuo (1975-1977), Esperanto en F.R.Germanio (1975-1981), Esperanto aktuell (1981 ĝis hodiaŭ) kaj en la GDREA-gazeto der esperantist (1965-1990).
La libro estas ricevebla en la GEA-oficejo en Katzbachstr. 25, 10965 Berlin ĉe la Viktoriaparko. En la aranĝo la 3-an de marto je 19h30 oni memkompreneble povas aĉeti ĝin tie.
Post kelka tempo ĝin la Esperanto-Libroservo de GEA (Wolfang Schwanzer) en Majenco ofertos.
En librovendejoj oni povas ĝin mendi. Dussmann jam akceptas antaŭmendojn.