11-a Zamenhofa Matentagmanĝo Raporto

Raportis la retejo La Balta Ondo per teksto de la organizanto sub la titolo Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino:

  • Partoprenis ĉi-jare 22 homoj, inter ili kelkaj eksterlandanoj, kiuj loĝas en Berlino. Estis iom malmulte, mi neglektis la varbadon; en antaŭaj jaroj estis kutime trideko da homoj, kelkfoje eĉ kvardek; ne ĉiuj parolas Esperanton, kunvenas ankaŭ kelkaj partneroj kaj infanoj de Esperanto-parolantoj – do unu el la tabloj ofte estas germanlingva. Multaj el la partoprenantoj estas sub 50 jaroj, generacio, kiu ĉe pli oficialaj aranĝoj estas apenaŭ videbla.

En la enkonduka informo estas pripensinda kritiko pri la karaktero de Zamenhof-festoj ĝenerale kaj speciale en Berlin. Multaj ne partoprenas, ĉar ili ne ŝatas la plenŝtopitan programon sen ebleco interparoli kun aliaj gastoj. Abundon de deklamado ni ne spertis dum la lastaj jaroj.

Ni invitis (4a de decembro 2019) jene:

11-a Zamenhofa Matentagmanĝo okazos en

dimanĉo, 8-a de decembro 2019,  de la 10-a ĝis almenaŭ la 15-a horo
kiel kutime en  la restoracio “Al Hamra”, Berlino, Germanio
Al Hamra (kafejo, manĝejo, interreto)
Raumerstrasse 16
10437 Berlin
OpenStreetMap

Matentagmanĝo kaj babilado en plaĉa arabeca restoracio “Al Hamra” en la berlina kvartalo “Prenzlauer Berg”. Multaj manĝaĵoj estas vegetaraj. La prezo de matentagmanĝa bufedo estas 11 EUR. Vi ne devas manĝi, sed povas same bone nur trinki ion.

Raporto pri 2017

Pliaj informoj

 

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Zamenhoffest, Party, matenmanĝo. Bookmark the permalink.