Sephora matenmanĝo 2017

Entute 40 homoj venis al la jam oka Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino, kiun organizis la asocio EsperantoLand dimanĉe, la 4an de decembro. Deko da gastoj venis el ekster Berlino – el la germanaj urboj Ulm, Duisburg, Hamburgo kaj Lubeko, ankaŭ el Vroclavo kaj Moskvo. Pluraj aliaj ĉeestantoj estis eksterlandanoj vivantaj en Berlino, ekzemple, el Usono, Francio, Hungario kaj Hispanio. Sekve estis bela internacia kunveno, kaj la konversacio okazis grandparte en Esperanto. Unu el la principoj de la kunveno tamen estas, ke povas kunveni ankaŭ amikoj ne parolantaj Esperanton; ĉar estas multaj malgrandaj tabloj en la ejo, oni povas bone ŝanĝi lokojn dume kaj kuniĝi laŭ lingvo.

La kunveno okazas kutime en la kelo de arabstila restoracio kaj kafejo en la kvartalo Prenclova Monto (Prenzlauer Berg). Formala programo de la kunveno ne ekzistas. Oni regalas sin ĉe la matentagmanĝa bufedo, kiu ofertas grandan varion de manĝaĵoj, el kiuj multaj estas vegetaraj aŭ veganaj. Oni krome kafumas, teumas, babiladas kaj kelkaj iom ludas – kaj tio bone sufiĉas por plenigi la tempon. Komenciĝis la kunveno je la 10a horo kaj finiĝis iom post la 17a.

Venontjare la kunveno denove okazos komence de decembro (eble fine de
novembro) en Berlino; oni pripensas oferti urbopromenon en sabato pro la altiĝanta
nombro de partoprenantaj eksterurbanoj.

Lu Wunsch-Rolshoven

This entry was posted in matenmanĝo, Berlin. Bookmark the permalink.

1 Response to Sephora matenmanĝo 2017

  1. Pingback: 11-a Zamenhofa Matentagmanĝo Dim 8a Dec. |

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *