(Deutsch) Ĵaŭda Rondo 4. Juni 2015

Über die Ĵaŭda Rondo vom 4. Juni 2015 hat Gerd Bussing berichtet. Als Überraschungsgast konnte Tomek aus Wroclaw begrüßt werden. Gerd hat zufällig eine ziemlich vernichtende Rezension der finnischen Übersetzung des Romans „Abismoj“ von J. Forge von 1924 gefunden.

Es wurde überlegt, mit der koreanischen Jugendgruppe in den Zamenhof-Park zu gehen.

Weiteres in der Esperanto-Version.

Über Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
Dieser Beitrag wurde unter Esperanto-Haus, Max Josef Metzger, Ronald Schindler abgelegt und mit verschlagwortet. Setze ein Lesezeichen für den Permalink.

Ein Kommentar zu (Deutsch) Ĵaŭda Rondo 4. Juni 2015

  1. Gerd sagt:

    Kelkaj kuriozaĵoj en la vivo kaj verkaro de Jean Forge (prezentitaj antaŭlastan ĵaŭdon).

    1. La nomo. S-ino Wanda Fethke-Grossmann, la ankoraŭ vivanta dua edzino de Jean Forge, atentigis foje, ke Forge mem prononcis sian familian nomon ne france, sed germane: For-ge. Tion konfirmas ankaŭ surbendigita intervjuo kun li.
    2. Ofte oni povis legi pri li: „…dum multaj jaroj li redaktis la gazeton „Esperanto Triumfonta“. Envere li nur dum du kaj duona monato „kunredaktis“ ĝin.
    3. Kontraste al lia propra aserto, ke li fieris pri fojaj aperigoj de siaj propraj artikoloj en tiu gazeto, eĉ ne unu estas trovebla en la koncernaj numeroj.
    4. En „Mia verda breviero“ li rakontas, ke ĉe lia unua renkontiĝo kun la fama filmreĝisoro Karl Grune tiu primokis la verdan stelon, kiun surhavis Forge. Poste en intervjuo kun sveda Esperanto-revuo li asertas, ke Grune mem portis verdan stelon surjake, kio tuj ebligis bonajn kontaktojn al li.
    5. Iu reĝisoro volis filmigi la filmscenaron „Don Manuel, la bandito“ de Forge. Sed la kunlaboro fiaskis. Jarojn poste tiu reĝisoro efektivigis la filmon en Hispanio kiel sian propran, ne demandinte Forge.
    5. Post la aperigo kaj sukceso de „Mr. Tot aĉetas mil okulojn“ dua romano kun la titolo „Febro“estis vaste reklamata en la Esperanto-gazetaro. Venis multaj antaŭmendoj. Sed neatendite la eldonejo devis komuniki, ke la romano ne povas aperi „pro nelivero de la aŭtoro (sic!)“.
    6. Iam la vidvino montris al mi malgrandan valizon, dirante, ke en ĝi troviĝas la literatura postlasaĵo de J.F. Ŝi promesis heredigi ĝin al la Esperanto-Ligo.
    Kiam mi jarojn poste memorigis ŝin pri tio, ŝi diris al mi: „Aĥ, tion mi donis al iuj homoj, kiuj interesiĝis pri tio, verŝajne poloj. Iliajn nomojn mi ne plu scias.“
    Mi dankis por la informo.
    Gerd Bussing

Schreibe einen Kommentar

Deine E-Mail-Adresse wird nicht veröffentlicht. Erforderliche Felder sind mit * markiert