Anna kaj Dimitrj (RUS) en D50

Anna kun pupo legante el libreto pri fabeloj

Evidente la vizito en Berlin kaj la kontakto kun Berlinaj samideanoj plaĉis al Anna und Dimitri el Moskvo. Nur kelkaj semajnoj post la prelego  en Kulturzentrum Prenzlauer Berg  (Danziger Strasse 50) ili denove prezentis ekzemplerojn de ilia laboro. Anna Striganowa parolis pri fabeloj kaj prezentis la kajerojn, kiujn ŝi vendas per la familia eldonejo “Impeto” produziert werden. En postkarta formato ili havas fotojn de la memfaritaj pupojn, kiujn Anna ne vendas.

Libreto de Anna

Ekestis vigla diskuto inter la dudeko da partoprenantoj pri fabeloj ĝenerale kaj la Esperanto-libromerkato. Anna Striganova kaj Dmitri Ŝevĉenko ne nur estas geedza paro, sed ankaŭ laboras por la eldonejo, kiun fondis la gepatro.

Detaloj en Wikipedia

La eldonejo gajnis grandan reputacion per la tradukoj de la verkoj de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij

Laŭ Anna kaj Dima ili estis inter la malmultaj aŭtoroj, kiuj ricevix honorarion de la eldonejo. Kutime la aŭtroj estas kontentaj per la honoro aperi en presita formo.

Anna und Dima krome estas redaktantoj de la revuo “Esperanto” de UEA.

Precipe Anna kontribuis per freŝaj ideoj por vigligi la tradicie tedan aspekton.

Roland Schnell (estrarano de ELB) kun Anna

Roland Schnell

Verkoj de la eldonejo Impeto

 

 

 

This entry was posted in Vortrag, Danziger 50, UEA and tagged , , , , . Bookmark the permalink.