Blankaj rozoj sur la tombejo

Nia estrarano Pachter sendis retpoŝte raporton el Varsovio de la konferenco (lasta versio de la programo / Alia versio)

Kun salutoj el Varsovio, kie mi pliajn tagojn povis ĉeesti en agrabla E-amika rondo, sekvante tre belan kongreson, altnivelan artan programon kaj same prelegojn, kiuj ekzemple tiu de nepino de Zamenhof. Kortuŝe estis veturi per buso de linio Esperanto al juda tombejo, por ĉe la tompo de Ludoviko kaj apuda tiu de Klara, aŭskulti legadon de prozo de Ludoviko, kaj ĉx parton el la buŝo de nepino.Fine mi kuŝigis nome de ELB/EABB blankajn rozojn sur la tombo. Post tio Roman Dobrzynski lerte gvidis nin ankaŭ al tombojn de aliaj familianojn kiel patro Marko, aŭ gefratoj de Ludoviko. Roman tre interese parolis pri la familia historio kaj mi eksciis multe da novaĵojn interesajn. Li eldonis tute novan libron pollingve Zamenhof w Warszawie kaj mi esperas baldaŭan aperon de tiu en E.Entute gratulojn al organizantojn de tiel altnivela kaj impresa aranĝo. Bedaŭrinde ke nur malmultaj E-germanoj ĉeestis.

Malmultaj Germanoj signifas: Pli ol antaŭ 100 jaroj. Tiam nur unu germano ĉeestis: La Hafenkapitän Neubarth, ĉar Varsovio estis okupita de la germana armeo. Tial mankis ankaŭ aliaj eksterlandanoj, precipe rusoj.

This entry was posted in Geschichte, Zamenhof, Uncategorized. Bookmark the permalink.

3 Responses to Blankaj rozoj sur la tombejo

Leave a Reply to Johano Cancel reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *