Ĉiam, kiam mi lernas novan lingvon… La 5-a Somerfesto sur la Esperantoplaco kun rege-kantisto Jonny M

Regis bona humoro inter la ĉirkaŭ 100 vizitantoj de la Somerfesto sur la Esperantoplaco, el kiuj 20 parolis la lingvon Esperanto. La atentokaptaj kantoj de la rege-kantisto el la ĉirkaŭo de Kolonjo temis pri la ĝojo de lingvolernado, pri la pozitiva forto de la toleremo, pri liaj Esperanto-amikoj en la tuta mondo, sed ankaŭ pri la danĝeroj de la atomenergio kaj pri nia respondeco pri la bestoj sur nia tero. En la kantoj de Jonny M la mondlingvoj Esperanto kaj muziko sur la Esperantoplaco unuigis iliajn pozitivajn energiojn.

Malfermiĝis la festo per la melodio de Eŭropa himno, ludita de la  muzikanto Hartmut Mittag, kies muzikon oni alitempe povas aŭskulti en “Hauptmann von Köpenick” (“Kapitano de Köpenick”) aŭ en la Spree-tunelo en Friedrichshagen.

La saluto „Bonvenon sur la Esperantoplaco“ eksonis poste en kelkaj lingvoj, inter aliaj en la itala kaj araba. Rolf Kemnitzer salutis la festpartoprenantojn nome de la Interkultura Teatra Centro Berlino (ITZ) kaj indikis pri la engaĝita teatra laboro de siaj gekolegoj, antaŭ ĉio kun infanoj kaj junuloj ĉe la Esperantoplaco. Christian Schaaf deziris belan feston al ĉiuj nome de A-Z Hilfen Berlin (A ĝis Z Helpoj Berlino – A-Z), kiu en la kvartalo faras respondecplenan laboron por junaj homoj, eksuferantaj mizeron. Kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino (ELB) Ronald Schindler en sia salutparolo klarigis la simbolan forton de la 25-jaraĝa Zamenhof-kverko.

La infanoj de la Löwenzahn-bazlernejo (Leontoda bazlernejo) kaj de ITZ ricevis multe da aplaŭdo por iliaj dancoj kaj kantoj. Infanoj je ilia mondtago dum nia festo havis la eblecon, sin ŝminki ĉe la stando de ITZ, sperti sensludojn kaj aranĝi gajajn pinglobutonojn ĉe A-Z, ŝveligi verdajn aerbalonojn ĉe la Esperanto-stando, agadi ĉe la okupangulo de AG Urban (Laborgrupo Urban) kaj fari spertojn per la ŝarĝciklo ĉe la projekto „Prioritato por Infanoj“, kiu unuafoje ĉeestis en nia somerfesto.

Unuafoje ankaŭ ĉeestis la ege pridemandita preventa teamo de la polica distrikto 54.

Jam unu semajnon antaŭ la festo gekunlaborantoj de A-Z, de ITZ kaj de Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado – QM) kune kun Esperanto-amikoj sub la faksperta gvido de la projekto “Empowerment für Umweltbewusstsein” (“Respondecigo por media konscienco” – EfU) ĝardene prilaboris la verdajn areojn sur la placo. La montrokesto estis purigita fare de la QM kaj la memortabulo antaŭ la Zamenhof-kverko fare de ELB. Komune ĉiam denove ni kontraŭagadis la minacon de mizeriĝo de la placo. Ankaŭ deĵorantoj de la Oficejo por Verdaj Areoj agadis antaŭ la festo sur la placo kaj sinjoro Sodeikat partoprenis kiel gasto.

Do, la Esperantoplaco en la 20-a de septembro estis vere denove spertebla kiel malgranda verda oazo, kaj la partoprenantoj de la  planto- kaj fleg-evento de EfU  ĝardene agadis ĝojplene.

La muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & MEHR) – „Miksaĵo (Klezmer kaj pli) kaj la akordeonludisto Alexander Danko, jam tradiciaj elpaŝantoj, akompanis la festerojn per humorplena muziko. Sidante ĉe tabloj, disponitaj de la paroĥa komunumo Sankta Rikardo, eblis observi la festajn okazaĵojn kun kafo kaj kuko aŭ nealkohola mikstrinkaĵo. Por la kulinara ĝuado zorgis A-Z.

Sub la Zamenhof-kverko oni kantis kaj parolis klartekston. La gvidantoj tra la programo Rolf Kemnitzer kaj Fritz Wollenberg mem faris tion aŭ instigis gastojn fari ĝin. Oni amas ĉe la Esperantoplaco la amason da verdo kaj la proksiman belan ludplacon, sur kiu dum la festo infanoj kaj junuloj komune kun gekolegoj de AWO-Junularklubo „Die Scheune“ (La fojnejo) okupiĝis pri ludado per pilko. Unu problemo por ITZ kaj la infanoj ĉiam denove estas la vendistoj de drogoj antaŭ la dompordo. En la teatra salono de ITZ  teatraj infanoj mondpremiere montris al interesitaj vizitantoj sian filmon „La domo ĉe la Esperantoplaco“ kun sia rigardo al la kvartalo.

Opiniojn kaj dezirojn pri la placo kolektis ankaŭ la QM ĉe sia stando.

Kion deziras homoj? Pri substrukturo: Glaciaĵa stando/movebla kafejo, ludeblecoj (ekzemple tablotenisa plato), pli da rubujoj, novaj benkoj (sideblecoj), bestoj, tablopiedpilkludilo, Subĉielaj sportinstalaĵoj, pli da festoj.

Pri aranĝado: pli da plantoj, ekz. razeno, ĉina saliko, sovaĝaj floroj, oranĝaj floroj, sunfloroj, malpli da rubaĵo, regula flegado, piedira pado tra la bedoj, plukonstruado de la Birdmonda Urbo, floroj kaj arbustoj rezistemaj kontraŭ hunda urino, arbustoj kiel barilo, por ke hundoj ne venu sur la areoj (ekz. berberisoj), verde pavimi la stelon.

Sur la scenejo (stelmozaiko) ankaŭ parolis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Ulrich Brandenburg. Li akcentis, ke ĉi tie, kie renkontiĝas multaj naciecoj, memkompreneble la Esperanto-parolantoj devas kunesti. El la intervjuo de Rolf Kemnitzer kun Fritz Wollenberg la vizitantoj sciiĝis pri io el la kulturo kaj historio de la lingvo Esperanto kaj de ĝia lingvokomunumo. Motivo estis la apero de la Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio. Eblis trafoliumi ĝin ĉe la Esperanto-stando.

Per sukcesa interagado de la diversaj unuiĝoj, projektoj kaj institucioj, al kiuj ankaŭ apartenis “Auxilium-Klientenverwaltung” (Auxilium-administrado de klientoj), la ĉi-jara somerfesto, subtenita per financaj rimedoj el la agadfonduso de Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo kadre de la programo “Sociala Urbo”, ebligis multajn kreivajn renkontiĝojn kaj interparoladojn.

Fritz Wollenberg (teksto kaj fotoj)

This entry was posted in Fest, Berlin, Esperantoplatz, Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.

1 Response to Ĉiam, kiam mi lernas novan lingvon… La 5-a Somerfesto sur la Esperantoplaco kun rege-kantisto Jonny M

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *