Decembra ludado 2016

Dum novembro denove venis 12 homoj por ludi kaj denove esperantistoj plenigis duonon de la kafejo. La jenaj ludoj estis luditaj: Murmel Monster, Ursuppe, Muhle, Ohne Furcht und Adel, Machi Koro, Splendor, kaj Sticheln.

20161126_180343

20161126_194002

20161126_183145

20161126_153255

La sekva ludado okazos je sabato, la 17a de decembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 21a horo. (Ni konstatis ke la “vintra” horaro de la kafejo estas unu horo pli longa ol dum la pasinta jaro. Hura!)

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 17 de decembro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1822039761344172/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *