Bulgara kuireja terminologio

Bulgara kuireja terminologio
Agneschki kotleti kotletoj de ŝafido kun verdaj faseoloj kaj terpomoj en herba butero
Agneschko petscheno rostaĵo de ŝafido kun saŭco kaj verdaj faseoloj
Airan trinkaĵo el jahurto, akvo, salo
Baklawa dolĉaĵo el foliigita pasto kaj juglandoj
Bob po Manastirski fazeola supo laŭ monaĥeja maniero
Chubritza-Scharena sol bunta salo – kun satureo aŭ saturejo (Satureja el lamiacoj)
Droptscheta po Selski fritita hepato de koko, kun cepoj kaj papriko
Gjuwetsch, гювеч preparita per brezado (rosti viandon kun graso kaj kuiri longtempe en la sama poto post aldono de likvajxo.
ratatujo, leĉo
La nomo devenas de la argila poto, kiu estas uzata por prepari. Vidu ankaxu -> Kawarma (unupersona)
Đuveč (makodona ѓувеч, kroate đuveč, serbe ђувеч, turke Güveç, greke γιουβέτσι Giouvetsi)
Grozdova Burgas 63 konjako
Grozdova Rakia konjako ►
Güwetsche Vitoscha varianto de ► Gjuwetsch kun kolbaso ► Lukanka kaj legomoj, kiuj estis brezitaj en herba butero kaj kovrita per bakita ŝafa fromaĝo kaj ovo, sevtia kun terpomoa► Sote
Kaschkaval кашкавал eble de itala Caciocavallo, malmola seka fromaĝo, vidu ankaŭ ► Sirene
Kaschkawal pane fritita fromaĝo
Katak | Катък pasto de dikiĝinta jahurto, ŝafa fromaĝo, butero kaj ajlo
Kawarma | каварма Kawarma povas – kiel ► Gjuwetsch, esti miksaĵo de diversaj legomoj kaj viandoj. En Sofiabar estas poreo, cepoj, porka viando, fungoj, kovrita per ► Kaschkawal fromaĝo, kun terpoma ► Sote.
Droptscheta po Selski | дробчета по селски koka hepato, fritita kun cepoj kaj papriko, terpoma kaĉo
Kebaptscheta | кебапчета memfaritaj bulgaraj viandobuloj, servata kun salato kaj frititaj terpomoj aŭ rizo
Kiopolu | Кьопоолу, ofte Кьополу salato de kradrostitaj melongenoj kaj kapsikoj, kun ajlo, olivoj, blankaj faseoloj, pepronoj. romanie Zacuscă.
Kiselo zele salato de saŭrkraŭto (acida brasiko)
Lukanka,| Луканка bulgara kolbaso (similas al salamo) farita el porka kaj bovida viando kun tipa plata formo.
Mastika brando kun aneto
Menta pipromenta likvoro
Mussaka sufleo el terpomoj kun hakita viando, kovrita per ovo kun jahurto
Ovtscharska Salata ŝafista salato kun tomatoj, kukumoj, fungoj, ŝinko, nigraj olivoj kaj ► Kaschkaval fromaĝo
Paniran Kaschkawal fritita tranĉo de ► Kaschkawal fromaĝo
Pileschka Parjola kokina fileo kun bakitaj legomoj kaj terpomoj ► Sote
Pileschka supa kokina supo
Pileschki hapki strioj de kokina fileo en biera pasto kun jahurta saŭcon de aneto.
Pitka pano de iomete salita gista pasto
Pliska konjako, maturigita 3 jaroj
Rakia brando, diversaj specoj de diversaj fruktoj (vinberoj, prunoj) kaj el diversaj regionoj.
Salamureno Sirene | саламурено сирене, blanka fromaĝo en sala likvajox, simile al feta-fromaĝo aŭ fetao (greke φέτα), kiu estas nomo limigita al difinita geografia deveno.
Sarma ĝenerale por folioj kun farĉo, ekzemple folioj de brasiko. Se folioj estas malgrandaj ► Sarmitchki
Sarmitchki malgranda ►Sarma, farĉitaj vinfolioj kun farĉo de rizo, cepoj kaj mento (sen viando)
Schaschlik Ŝaŝliko (ruse Шашлык, el la tatara Šašlyk, Šašlik), rostita aŭ fritita, plej ofte marinita vianda nutraĵo sur rostostango.
Schischtsche ŝaŝliko de kokino kun lardo
Schkembe tschorba | Шкембе чорба supo de rumeno de bovino, tripoj (en Eo nur pluralo)
Schopska-Salat, шопска салата) LA bulgara salato el kapsiko, kukumoj, tomatoj, ruĝaj cepoj kaj ŝafa fromaĝo
bulgarie шопска салата/schopska salata
greke χωριάτικη σαλάτα/Choriatiki
ruse Шопский салат/Shopskiy salat
serbe шопска салата/šopska salata
turke Çoban salatası
Sirene po Schopski | Сирене по шопски fromaĝo laŭ la maniero de la popolo de la ŝopoj. Brezitaj legomoj en herba butero kun ŝafa fromaĝo, ovo kaj tomatoj en argila poto.
Sirene pod Kapak | Сирене под капак bulgaria ŝafa fromaĝo, fritita en raspaĵo de pano
Sirene Сирене mola fromagxo en sala likvajxo
Slivova Rakia Trojanska pruna brando, maturigita 3 jarojn en kverka barelo
Sote terpomo, fritita kaj kuirita en herba butero kun aneto. Supozeble de sauter (FR), sautieren (DE)
Snejchanka salato de jahurto, kukumo, aneto kaj ajlo.
Sudjuk | суджук bulgara kolbaso de bovida viando. Spicoj: oficina kumino (Cuminum cyminum) kaj pipro.
Swinska Parjola rostita porkaĵo kun salato kaj frititaj terpomoj
Tarator | таратор malvarma supo (kukumo, jahurto, aneto, ajlo)
Tschorba supo, vidu ► Schkembe
Tschuschka Bürek fritita papriko farĉita per miksaĵo de ŝafa fromaĝo, kaseo, ovo, servita kun ► Katak
Vitoscha verda salato de printempaj cepoj, rafaneto, kukumo, kapsiko, olivoj, kuirita ovo, memfarita saŭco, servita kun ►Pitka pano
Zele s morkov | Салата от зеле и моркови brasika salato kun raspitaj karotoj

Okaze de Esperanto Plenbuŝe (26-a de aŭgust 2016) laŭ la menukarto de Sofiabar
kompilita de Roland Schnell ()