der esperantist 1965 – 1990

La revuo »der esperantist« estis inter 1965 kaj 1990 la »asocia revuo« de la Esperantistoj en GDR. Intertempe ĉiuj numeroj ĝis la lasta numero 164 de junio 1990 estas atingeblaj per la reto.

La konata arkiva sistemo »archive.org« transprenis kelkajn megabajtojn. Oni povas, kiel kutime, trafoliumi, serĉi laŭ vortoj aŭ savi en diversaj formatoj en propra storejo. Kiel fonto de la materialo estas indikata:

Helpu kaj kunlaboru kun BitArkivo.org por konstrui la plej grandan arkivon de Esperantujo.

La prezento en bitarkivo de la samaj datumoj estas malpli komforta, ekzemple pura PDF sen teksta versio kaj diversaj formatoj.

La prezento de archive.org en PDF estas serĉebla, sed eblas savi la puran tekston, kiu estas produktita per optika rekono (OCR) kaj tial bezonas certan prilaboron.

Intertempe  rekta aliro al la krundmaterialo, kompilita de Utho Maier, estro de la Germana Esperanto-Biblioteko.

En la numero 163 de majo 1990 estas diligente kompilita indekso de ĉiuj numeroj laŭ temoj kaj eventoj.