Esperanto-aranĝoj en danziger50 – rerigardo 2016 – antaŭenrigardo 2017

La  aranĝoj de la Fakgrupo Esperanto je ĉiu dua kaj kvara lundo monate en la kulturdomo danziger50 en 2016 ĉefe  temis pri la kreopovo de la lingvo danziger50 prelego cbrosch 2016 kEsperanto kaj peris al la vizitantoj imagon pri la kapabloj de la internacia lingvo laŭ la jara moto

„Ponta lingvo – internacia lingvo – literatura lingvo – Kion kapablas la lingvo Esperanto?“

D-ro Kirilo Brosch, vicprezidanto de la Asocio por Interlingvistiko, malfermis la jaron per esplorraporto pri la projekto „MIME – Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo“, en kiu kunlaboras sciencistoj el kelkaj  eŭropaj universitatoj. Li eksplikis, en kiuj rilatoj kun kiu sukceso Esperanto estas uzata en Eŭropo kiel lingvafrankao. La itala sciencisto d-ro Michele Gazzola klarigis, kion signifas lingva justeco kaj kiel ĝi statas en Germanio kaj Aŭstrio.

Kiam la honora prezidanto de Asocio por Interlingvistiko d-ro Detlev Blanke en aprilo prezentis la tradukojn de la Biblio en planlingvoj kaj eksplikis la historion de la Biblio-traduko en Esperanto kun ĝiaj problemoj kaj lingvaj specifaĵoj, ni ne supozis, ke estis la lasta el multaj prelegoj de tiu ĉi produktiva, internacie agnoskita lingvosciencisto en nia klubo.

En novembro ni renkontiĝis al emocia memorvespero kun Wera Blanke, por omaĝi al la forpasinta interlingvisto, sciencorganizanto kaj aktivulo de la Esperantlingva komunumo pro lia eksterordinara vivoverko.

La serio de literaturaj vesperoj estis daŭrigataj kaj uzataj por voĉlegi tre diversajn literaturajn verkojn en Esperanto kaj diskuti pri ili. Thomas Würfel donis al ni impreson pri la aktuala stato kaj la progresoj de sia traduko de la sciencfikcia romano „Sur du planedoj“ de Kurd Lasswitz. En la klubo denove eĉ Esperanto-aŭtoro mem elpaŝis, temas pri la rusa Esperanto-poeto kaj ĵurnalisto Grigorij Arosjev. La vizitantoj kunportis poeziajn librojn de li el diversaj tempoj, ekzemple lian „Sonet“ el 1998. El la „Beletra Almanako“, regule aperanta en Mondial-eldonejo Novjorko, ni en Berlino konas liajn pli novajn verkojn. En la Literatura Kafejo de danziger50 li voĉlegis kvar el liaj ankoraŭ ne publikigitaj literaturaĵoj. Speciala malkovraĵo en la Literatura Kafejo estis kelkaj verkoj el la antologio, kiun enhavas la „Historio de Esperanto literaturo“, publikigita en 2015. Tiu ĉi literaturhistoria libro estas apud la verkista leksikono „„ORDENO DE VERDA PLUMO“ grava fonto por ni pri Esperanto-aŭtoroj, iliaj vivoj kaj verkoj.

Tra la lingva ĝangalo gvidis nin ankaŭ ĉi-jare nia spertulo Gerd Bussing per specifaj lingvaj pripensoj kaj ekzercoj pri la uzado de la refleksiva pronomo kaj pri neologismoj en la Esperanta lingvo. Pritrakto de Judith Meyer ilustris por ni la uzadon de afiksoj en diversaj lingvoj kaj videbligis, kiel rilatas Esperanto al tio kaj pri kia produktiva sistemo de afiksoj  ni disponas en Esperanto.

Por interesuloj pri komputiloj kaj smartfonoj estis speciale interesaj la enkonduko de Chuck Smith, la esperantisto de la jaro 2015, en la novan aplikaĵo-projekton „Amikumu“ kaj la praktika instrukcio de Thomas Würfel pri la instalo de Esperanto en multaj programoj kaj pri ĝia uzado en la ĉiutaga agado.

La prelegoj de d-ro Kirilo Brosch pri la hitita lingvo kaj de prof. Christoph Knabe pri la invento de la komputilo montris la efikecon de Esperanto en la koncernaj fakoj.

Kelkaj aranĝoj, kiel ekz. tiu pri la UK de Esperanto en Nitro (Slovakio) kaj pri la somera festo sur la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln, ebligis enrigardojn en la Esperanto-kulturon inernacian kaj enurban, same kiel vizito de Esperanto-amikoj el Taĝikio, Irlando, Hispanio, Kazaĥio, Pollando, Ruslando kaj pluaj landoj.

La vesperoj fine de la jaro enhave jam kondukis en la jaron 2017, por kiu UNESCO instigis mondvastan omaĝon por Ludoviko Zamenhof, la fondinto de Esperanto kaj ĝia kulturo, okaze de lia 100-a mortotago en aprilo.

La pacesploristo kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag parolis pri siaj pensoj pri la rolo de la Lingvo Internacia kiel neŭtrala bazo de mondvasta etiko de paco kaj pritraktis tiurilate ankaŭ la homaranismon, la etike-socian instruon de la Esperanto-fondinto.

Laŭ la jarmoto de 2017 „La Esperanto-kulturo – 100 jarojn post la morto de Ludoviko Zamenhof“ tuj en la unuaj monatoj de la nova jaro okazas aranĝoj pri la germanlingvaj biografioj de Zamenhof, pri la Zamenhof-omaĝo en aprilo en Berlino kaj pri la internacia junulara Esperanto-kulturo.

 

This entry was posted in Berlin, Danziger 50 and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *