Ĵaŭda Rondo kaj Jean Forge

Lastan ĵaŭdon la restarto de nia tradicia Ĵaŭda Rondo pasis pli-malpli sukcese. Ĉeestis ĝin entute ok personoj, unu nur partatempe.

La vespero komenciĝis jam ĉirkaŭ la dekoka horo, kiam triopo purigis kaj ordigis la bibliotekan ĉambron, kiu ĝis antaŭ unu semajno estis servinta kiel dormejo. La jam provizore separita transirejo al la eksa BerO-ĉambro, nun luigita al du laboristoj, pere de admirinda fortostreĉo de Johano kaj Henryk akceptis ankoraŭ du pezajn bretarŝrankojn, tuj plenigitajn per gravaj arkivaĵoj.

Krom la espotekejo estas utiligeblaj por ni kaj la kuirejo kaj la intertempe faksperte riparita necesejo.

La biblioteka ĉambro estos ekde nun ŝlosebla, por ke misteraj eventoj kiel la malapero de deko da valoraj libroj ne ripetiĝu.

Post salutvortoj de la prezidanto disvolviĝis seriozaj diskutoj, i. a. pri la antaŭnelonga transdono de parto de esperantorevuoj al Herzberg, kiu postlasis aron da respondendaj demandoj. Aliaj temoj estis la neklareco pri la apero de nia Informilo kaj la bedaŭrinda parta teknika paneo rilate la anoncon de la Ponta Festo en Frankfurto. Tuŝita estis ankaŭ la estonteco de la biblioteko.

Kaj kompreneble la demando pri la estonta formo de la Ĵaŭda Rondo. Baze ĝi restu kiel ĝis nun senformala babilejo kaj lingva pratikejo, kaj nelaste ankaŭ akceptejo kaj salutejo por en- kaj eksterlandaj gastoj, kiel ekz. la korea grupo, kiu anoncis sian venon en junio.

Mi mem proponis, almenaŭ eksperimente, pliriĉigi de la vesperon per tute mallonga, ne nepre scienca, referaĵo aŭ rakonto pri iu libere elektita temo, kiu daŭru laŭeble ne pli longe ol 15-20 minutojn, kun aŭ sen posta diskuto.

Venontan jaŭdon mi mem pretas fari la komencon, parolante pri la temo Kelkaj interesaj kuriozaĵoj el la vivo kaj verkaro de Jean Forge, kiun mi pritraktos pli anekdotece ol science.

Mi invitas al multnombra vizito.

Gerd Bussing
Respondeculo por la Ĵaŭda Rondo

This entry was posted in Berlin, Lichtenberg, Esperanto-Haus and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *